Esperanta Civito

Tuluza universitato bojkotis FESTOn

La universitato "Paul Sabatier" en Tuluzo subite rifuzis al la organizantoj (la franca sekcio de TEJO) okazigi FESTOn en siaj lokaloj. La kialoj de tiu bojkoto ne estas diskonigitaj. Danke al la kunlaboro de Eurokka kaj Vinilkosmo FESTO tamen okazos en apuda loko.

Ekde 1996 Espéranto-Jeunes organizas internacian renkontiĝon por festumi. La renkontiĝo daŭras tutan semajnon dum somero, ĉi-jare 13-20 aŭgusto. Esence temas pri muzika festivalo, kiu en Francio parte ekvivalentas al Kultura Esperanto-Festivalo en Skandinavio.

Por FESTO 2010 estas anoncita la partopreno interalie de Dancers in Red (rokmuziko, Tuluzo), Gijom (kanzono, Parizo), Jomo kaj la Liberecanoj (pop- kaj rokmuziko, Tuluzo), la ensemblo Kaj Tiel Plu (Barcelono) kaj la duo Kajto (Frislando) -- ambaŭ per popolmuziko --, Kim Henriksen (Kopenhago) kaj Martin Weise kun la Talpoj (Stokholmo) -- ambaŭ per rokmuziko --, Lou Davi (slamo, Francio), Platano (hiphopo, Parizo).

La festivalo rezervas specialan atenton al la okcitana kulturo kaj, krom koncertoj, proponas dancejon kun diversaj doĵoj, kaj ekskursojn.

[HeKo 448 7-A, 6 aug 10]
 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0190 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0635 s s