Esperanta Civito

E@I plendas pri UEA

Komunikante al la Komitato sian pli fruan, publikan plendon pri Universala Esperanto-Asocio, s-ro Peter Baláz, gvidanto de Esperanto@Interreto, formaligis sian malkontenton kontraŭ Roterdamo. Jen la esenca parto de lia komuniko:

"Malgraŭ niaj provoj en E@I ekde la jaro 2007 konvinki la estraron re-krei la retejon ke ĝi estus moderna kaj multlingva, la ŝtonepoka vizaĝo (kun apenaŭ uzeblaj informoj por ekstera publiko) daŭre malhelpas al UEA iĝi pli videbla en la reta mondo."

"E@I proponis jam en 2007 plej diversajn projektojn, kiuj povis esti ĝuste financataj de UEA kaj ili povis levi ankaŭ la reputacion de UEA (kaj inter esperantistoj, kaj en estera mondo). Bedaŭrinde, neniu de tiuj projektoj estis akceptitaj. Rezulte do E@I plurajn el ili faris memstare, kelkajn daŭre faras (kaj serĉas financojn diversloke), kelkaj devos atendi eble plurajn jarojn (ĝis kiam troviĝos emo kaj volo realigi ilin)."

"Nur eta rimarko: UEA ekzemple neniam subtenis finance la projekton www.lernu.net -- malgraŭ ke ĝi estas la plej granda retejo por lerni esperanton, kun pli ol 88.000 registritaj uzantoj (jes ja, eble nur 20-30.000 vere uzas retejon, tamen estas grandega kvanto), kun pli ol 134.204.354 vizititaj paĝoj."

"Same www.edukado.net estis dekomence ekster la UEA-subteno. Jes, ambaŭ projektoj ricevis en 2008 diplomon pri "elstara agado" -- sed kredu al mi, tio ne helpos nutri programistojn, verkistojn, prizorgantojn. Ambaŭ projektoj estis kreitaj kaj funkcias danke de Esperantic Studies Foundation, kies decido financi ilin montriĝis vere prava kaj valora."

(Peter Baláz) *

* Ankaŭ estrarano de EEU, do unu el tiuj kiujn la Estraro de UEA oficiale kaj publike skoldis la pasintan februaron. (NdlR)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0523 s s