Esperanta Civito

Du gravaj rezolucioj aprobitaj en Landerono

La Senato de la Esperanta Civito prokrastis la finan diskuton kaj aprobon de la leĝopropono pri la reprezentaj donacoj, kaj konfidis al triopa komisiono (Martinelli kaj Trifonĉovski por la majoritato, Holevitch por la opozicioj) la taskon ellabori definitivan tekston, submetotan al la venonta senata sesio.

Unuanime estis aprobitaj du rezolucioj. La unua, subskribita de sen. Felszeghy, Gonĉarov kaj Martinelli el la majoritato, kaj de sen. Bartek el la opozicio, fontis el propono de c-ano Carlos María. Ĝi estas la unua rezolucio inspirita de propono el ne parlamentano, samtempe la unua kiu okupiĝas specife pri la junularo. Ĝi komisias al la Kapitulo organizi ""Forumon de la esperanto-junularo pri la monda paco", laŭ la modelo de la junularaj parlamentoj.

La dua rezolucio, subskribita de sen. Perla Martinelli, engaĝas la Kapitulon prepari proponon de regularo por la "pasvorta servo", bazita sur la principoj de la tempobanko. Per tio realiĝus unu el la punktoj en la programo de la Verda listo.

Per tiuj tri punktoj elĉerpiĝis la tagordo de la hieraŭa senata sesio en Landerono.

[HeKo 450 6-C, 19 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0579 s s