Kantaro por la esperanta popolo
Apud "La Espero" de Lazaro Ludoviko Zamenhof, oficiala himno, iom post iom vastiĝas la repertuaro de kantoj taŭgaj por kunvenoj de la esperanta popolo.
La melodioj estas ĉerpitaj el la monda muzika kulturo, la tekstoj fontas el nia originala poezio. Post Zamenhof, jen "Popol' ni estas" de Emeriko Baranyai kaj "Nur migri, ĉiam migri, migri for" de Julio Baghy, adaptitaj fare de Giorgio Silfer.
Nia retejo riĉiĝas per plia paĝo, kie la kantaro estas registrita kun la referencaj melodioj kaj interpretoj. Kiuj konas famajn poemojn, originale verkitajn en nia transnacia lingvo, facile adapteblajn al universale konataj melodioj laŭ la spirito de la raŭmismo, tiuj povas kontakti la vickonsulon pri edukado, ankaŭ tra nia redakcio.
[HeKo 451 1-C, 23 aŭg 10]