Esperanta Civito

Ĉu eble virino, post Zelazny kaj Silfer?

Sen. Giorgio Silfer ne estos unu el la du ĉefkandidatoj de la Verda Listo por la elektoj al la Senato de 15 decembro 2011. Lia nekandidateco konformas kaj al la interna orientiĝo de la Verda grupo kaj al nova, tre grava respondeca tasko kiun li devas plenumi por la Esperanta Civito, tiel ke la akumulo de la oficoj estas de li mem malkonsilita.

Jam pasintjare la Verdaj senatanoj kunvenintaj en Svislando esprimis unuanime la aprezon por ĉefkandidatino, kaj la nuna Vickonsulo estas la unua al kiu la propono estis farita. Kaj ĝis nun la sola, ĉar sen. Marie-France Conde Rey ne donis negativan respondon, okaze de la lasta kunveno de la Kapitulo

La definitiva decido tamen apartenas al la KoKuSo de la Verda Listo: la Komitatoj Kunordigaj kaj Subtenaj de la diversaj listoj formiĝos venontsomere, do eblas ankoraŭ eĉ gravaj novaĵoj, inter kiuj tamen ne situos la rekandidatigo de sen. Silfer por la prezido de la Esperanta Civito.

En 2011 ne rekandidatos unu el la nunaj verdaj senatanoj, pro superita aĝlimo, kaj probable la grupo rekomendos al la KoKuSo rekandidatigi la parlamentanojn kiuj plej ofte partoprenis en la sesioj.

La unua Kunsulo en la historio de la Esperanta Civito estis c-ano Walter Zelazny (2001-2006).

[HeKo 452 9.-C, 3 sep 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0685 s s 
  Total: 0.0809 s s