Esperanta Civito

Esperantista Tribuno numero 24

La numero 24 de "Esperantista Tribuno" akcentas al la 25-jara jubileo de la Esperantista Domo de Kulturo "D-ro Ivan Kirĉev" kaj la 20-jariĝon de la Esperantista Krea Renkontixo Abritus en Razgrado (Bulgario), per artikoloj de sen. Ivaniĉka Maĝarova, c-ino Radka Stojanova kaj c-ano Milĉo Beloreŝki. Estas aperigita la letero de Bulgara Esperanto-Asocio al la urbestro de Razgrado, Denĉo Bojaĝiev okaze de tiuj du datrevenoj.

En ĉi tiu numero de la periodaĵo, kiu estas kun aperritmo foje en la jaro, la legantoj trovas premiitajn verkojn de la Internacia Literatura Konkurso EKRA (sub la aŭspicio de la revuo "Literatura Foiro") el la plumoj de Nula Horo, Jaroslav Krolupper, Lina Gabrielli, Marie-France Conde-Rey, Benoît Philippe, Lenke Szász.

Bertil Nilsson recenzas la hajko-libron "Kardo sur kasko" de Ivaniĉka Mag^arova.

Pri esperanto-kursoj en la urbo informas c-ino Milena Georgieva; Radka Stojanova estas reportero pri la Zamenhofaj tagoj, pri la kongreso de la blindaj esperantistoj en Vieno kaj la speciala vespero omaĝe al la centjara naskiĝa datreveno de prof. Ivo Lapenna. Kaj riĉan kronikon de la esperantista vivo en Razgrad redaktis Ivaniĉka Maĝarova.

Por ricevi ekzempleron bonvolu kontakti la Esperantistan Domon de Kulturo "D-ro Ivan Kirĉev", rete esperanto_razgrad che mail.bg. Eblas ankaŭ tra nia
redakcio.

[HeKo 453 8-B, 10 sep 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0555 s s