Esperanta Civito

Kio estas lingvo? La raŭmisma respondo

Kio estas lingvo? Al ĉi tiu demando esperantistoj respondas diverse, aŭ ne respondas entute. Lastatempe dana esperantisto lanĉis la modon (tamen kun nenioma apogo) negi ke ekzistas respondo, ĉar la lingvistoj ne havas ĝin, nur kverelas inter si aŭ simile.

Inter la raŭmistoj ekzistas respondo almenaŭ provizore valida. Ĝin donas la artikolo 7 de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, titolita "Kio estas lingvo?" kaj pli specife ĝia dua paragrafo. Ĉi-lasta tekstas jene:

"Ĉiu lingvo estas realaĵo kolektive elfarita kaj ene de komunumo ĝi fariĝas ilo de koheremo, identigo, komunikado kaj krea esprimivo, disponebla por la individua uzo."

Efektive ĉi tiu difino plej kongruas kun la enhavo de la Manifesto de Raŭmo kaj de la Pakto por la Esperanta Civito. Tio ne signifas ke neniu alia difino kongruus, kaj certe ĝi ne enkondukas al lingvistika dogmismo. Sed ĝi estas la nuntempe plej trafa referenco.

Oni rimarku, ke la citita paragrafo implice emfazas ke ankaŭ esperanto estas la frukto de kolektiva laboro, kaj ne de la peno de nur unu homo. Tiu kolektiva laboro koncernas la stabiligon de la lingvouzo.

[HeKo 454 1-C, 11 sep 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0185 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0600 s s