Esperanta Civito

Afrika Centro Esperantista atakas

Afrika Centro Esperantista, per ĉefartikolo subskribita Cophie Parphes en la bulteno HACE, atakas denove Universalan Esperanto-Asocion kaj, pli ĝenerale, eksterafrikanojn kiuj investas en la nigra kontinento, kiel s-ron Johan Derks. La atako entenas almenaŭ du malĝustajn informojn, pri kiuj poste. Jen la kerno de la atako (niaj emfazoj):

"Iam la japano Etsuo Miyoshi donacis monon por la UK-partopreno de afrika esperantisto. La partopreno ne okazis, kaj la organizanto de la afero decidis redoni la monon al Miyoshi. Tiu ĉi reagis, ke donaco estas donaco kaj tial restu donaco. Li rifuzis repreni la monon kaj diris al la organizanto de la afero, ke li gardu la monon, kiun li uzu por alia kongrespartopreno aŭ por aliaj aferoj Esperantaj. La mono tiam estis en konto en Centra Oficejo de UEA. Kion oni povas tie ĉi scii, tio estas, ke UEA-gvidantoj prenis la monon por si neniam ebligante al la ricevinto de la donaco ĝin uzi. Ĉu io tia aperis ankaŭ en Demokratia Kongolando?"

"Audiĝis pri donaco de Pastro Magnani kaj ties grupo por konstruigo de Esperanto-lernejo en tiu chi lando. Tieaj esperantistoj elturniĝis, ke nun bone funkcias la lernejo, sed tiu ĉi ne estas sub ilia respondeco. Eŭropaj religiuloj en la Demokratia Kongolando nun respondecas pri la lernejo."

"Ĉu oni memoru kial Afrika Oficejo iris de Togolando al Benino? La gvidantoj de UEA en 2005 malpermesis al Togolandanoj akcepti esperantistojn en Instituto Zamenhof, kiun ili estis konsiderantaj kiel sian propraĵon. TIETo ne povis tion akcepti kaj invitis al Togolando Giorgion Silfer por la gvidado de Esperanto-seminario. Jen UEA-gvidantoj tiamaj furiozis. Iuj demandos, ĉu Silfer ne havas similajn postulojn favore la Esperantan Civiton. La respondon ĉiuj devas supozi."

"Kion konkludi el tio? Afrikaj Esperantistoj estu singardaj en la ricevado de donacoj. Nun estas plano por konstruo de centro en Burundio per la klopodoj de Johan Derks. En la sama lando estas alia projekto de la Esperanta Civito kaj SIPU pri la konstruo de la Civito de la paco. Afrikaj Esperantistoj en Burundio devas esti certaj ke, iam iuj ne prenu tiujn realigaĵojn kiel siajn proprajn. Estu klara dokumento, ke Johan Derks kaj la Esperanta Civito faras veran donacon al Afriko kaj nur la afrikanoj estas plena proprietulo, ke la donacoj neniam postulos apartenrajton."

Jen komentario pri la supraj asertoj: 
a) Ke UEA-gvidantoj konfiskis monon supozeble de Koffi Gbeglo aŭ/kaj de TIETo/Institut Zamenhof, estas jam kelkfoje denuncita de c-ano Gbeglo mem. Se tio estus mensogo de Gbeglo, UEA devus aŭ denunci aŭ eksigi lin pro kalumnio. Tial ke nek denunco nek eksigo okazis, eblas dedukti ke Gbeglo ne mensogas.
b) Ke esperantistoj laboris por starigi lernejon en Kinŝaso, kaj tamen aliaj (neesperantistoj) kaperis la lernejon, tio estas akuzo ne kongrua kun tio kion ni scias de pastro Magnani. Tial aŭ Magnani mensogis aŭ ACE eraras. Ni inklinas dedukti ke ACE eraras, sed tion bonvolu klarigi kongolandanoj, ekzemple c-ano Jean Bosco Malanda, kiu instruas esperanton en tiu lernejo.
c) Ke s-ro Johan Derks (aŭ iu alia) emas kaperi la esperanto-centron kiun li ŝatus starigi en Burundio, tion ACE bonvolu pruvi. Lanĉi akuzon sen pruvoj estas delikto.
d) En la kazo de SIPU, la aŭtoro de la artikolo montras sin tre misinformita. La Esperanta Civito neniam subskribis dokumenton, en kiu ĝi deklaras sin donaconto al SIPU. Kio ekzistas, tio estas notaria akto pri la administrado de la Projekto AmaHoro, kie la Esperanta Civito delegis ĉian povon al Fondumo Pro Esperanto, kiu sekvas la projekton kadre de Konsilio elektita de SIPU kaj FPEF kaj konsistanta nur el afrikanoj.

Resume: en la bulteno HACE 9 aperis du eraraj informoj (pri Kongolando kaj Burundio), unu pruvenda akuzo (kontraŭ Johan Derks) kaj unu ŝajne solida denunco (kontraŭ UEA-gvidantoj). Se Cophie Parphes havus la esperantan civitanecon, kaj SIPU kaj Fondumo Pro Esperanto estus en la kondiĉo peti arbitracion ĉe la Kortumo.

Aliflanke, la artikolo en HACE 9 ne konsideras la plej gravan elementon: al Afriko eksterafrikanoj donacas ne nur monon, sed precipe sian tempon, siajn energiojn, sian talenton. Se Afrika Centro Esperantista opinias ke tiuj donacoj estas bagatelaj, ĝi konsideru ke sufiĉas du minutoj al eksterafrikano por decidi ne plu okupiĝi pri Afriko.

[HeKo 454 2-A, 12 sep 10]

Sen. Giorgio Silfer komentarias:
Ankaŭ la akuzo kontraŭ UEA pri la eventuala kapero de Institut Zamenhof estas pruvenda. Mi persone nenie legis kaj neniam aŭdis ke UEA arogas al si tion. Kion mi legis, tio estas veo de d-ro Renato Corsetti kontraŭ togolandanoj, ĉar UEA (aŭ la Esperanto-Movado, sed en la intence primitiva priskribo de Corsetti la du nocioj ĉiam koincidas, ja li mem deklaris sin la prezidanto de ĉiuj esperantistoj) financis la realigon de la lernejo en Lomeo. La vero estas ke Hans Bakker iniciatis la tutan monkolekton, kaj faris tion (parte) en la nomo de UEA, lasante ankaŭ rimarkindan sumon por Afriko ĉe la UEA-kaso, administrata en Roterdamo. Se UEA retenis tion maljuste, tio signifas ke ĝi trompis unuavice Hans Bakker (kies edzino responsis tiam pri financoj), kaj nur duavice iujn en Afriko.
Ĉiukaze, la proprieto de Institut Zamenhof estas atestita en la kadastro de Lomeo, kaj neniu povas interveni en tion. La Esperanta Civito mem ĉiam respektas alies proprieton.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0577 s s