Esperanta Civito

Delikata fazo por la TEJO-gazetoj

La konstanta, almenaŭ dunumera malfruo kaj de "Kontakto" kaj de "TEJO Tutmonde" treniĝas de ĉirkaŭ du jaroj. La bedaŭrinda problemo ŝajne solviĝos venontjare per la kunigo de la du periodaĵoj, ĵus decidita de la Estraro de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo.

Historie, "Kontakto" neniam estis la organo de TEJO. Siatempe, kiam la asocio nomiĝis TJO kaj gravitis en la SAT-medio, ĝia organo estis la gazeto "La Juna Vivo". Kiam TJO aldonis E al sia siglo, kaj fariĝis la junulara sekcio de UEA, "La Juna Vivo" transformiĝis al paĝo en la UEA-organo "Esperanto". Pli poste, la rubriko ŝanĝis nomon al "TEJO-paĝo", kaj en la 1980aj ĝi malaperis entute. Sed tiam la organo de TEJO ne estis plu paĝo en la UEA-revuo: ekde 1983 funkcias "TEJO Tutmonde", kies unua redaktoro estis Paul Hopkins.

La oficialaĵoj de TEJO (raportoj, bilanco ktp) ekde 2011 estos aldonaĵoj al "Kontakto", kies nova redaktoro Rogener Pavinski (Brazilo) enposteniĝos ĉi-aŭtune, komencante per la kvina numero de 2010.

La delikata fazo por la TEJO-gazetoj espereble ĉesos baldaŭ. Cetere, por junulara organizo, estas normale trairi tiajn fazojn, lige kun la junaĝo de la membraro.

[HeKo 454 5-A, 15 sep 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0773 s s 
  Total: 0.0912 s s