Esperanta Civito

Verda lumo el Afriko pri Kabindo

Afrikaj forumanoj aprobas la rilatojn inter la Esperanta Civito kaj Kabindo. La Konsulo fakte petis la opinion kaj de la Kapitulo kaj de la Forumo: ĉiuj respondoj estas kuraĝigaj.

Skribis c-ano Libère Mudende, forumano de SIPU (Burundio): "Mia opinio estas, ke ĉiu popolo de la mondo retrovu la liberecon, ĉar ni estas sur la mondo por esti liberaj, ne sklavoj de iu ajn. Se hodiaŭ mi estas libera, estas konvene, ke mia najbaro estu en libereco. Se la Kapitulo helpas por ke la homaro vivu en liberco, tiu estas honora agado. Resume: la loĝantaro de Kabinda necesegas la sendependecon kiel aliaj landoj, la ĉarton kaj la konstitucion kiel tiu de la Esperanta Civito; al tio la Esperanta Civito ekfariĝas modelo por la homaro. Do se vi volas vivi en la paco donu unue la pacon al via najbaro."

Skribis c-ano Koffi Gbeglo, forumano de TIETo (Togolando): "Mi ne havas opinion, ĉar mi komprenas nenion el la afero. Tamen se iuj estas certaj, ke iliaj klopodoj povos liberigi tutan popolon, ili tion faru."

Skribis sen. Chamberline Nguefack, vickonsulo pri socialaj aferoj kaj tria mondo (Kamerunio): "Pri la Kabindano, mi ne vidas problemon je via kunlaborado, ĉar li faris nenion kontraŭ esperanto aŭ Esperantio; kaj koloniintoj ne ekzistas en Esperantio, kiu estas liberiga, frateca mondo." 

[HeKo 454 8-C, 20 sep 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0577 s s