Esperanta Civito

Nia lingvo en la frankfurtaj ALTE-tagoj

Esperanton reprezentis d-ino Meg Bianchi, nome de Kultura Centro Esperantista (delegita de la Kapitulo de la Esperanta Civito), ĉe la tradicia septembra sesio de la laborgrupoj de la Asocio de Lingvotestistoj Eŭropaj, ĵus finita en Frankfurto-ĉe-Majno.

En la laborgrupo pri migrofluoj Lyan Bekkers raportis pri la nederlanda skemo Begintoets Alfa, kun lingvaj testoj kaj atestiloj por enmigrintoj. Michaele Perlmann-Balme prezentis la analogan skemon de Goethe Institut. Lorenzo Rocca el la Peruĝa Universitato priskribis la rezultojn de la Integriga Akordo ĉe la Itala Registaro, kiu ekmodifis la situacion en Italio: la enmigrantoj devas subskribi pakton por ricevi restadpermeson, kaj eblas kreditoj se alestas diplomo pri la itala.

En la laborgrupo pri KEFR, kunordigata de Michael Corrigan, oni aprobis etajn modifojn, specife pri la punkto "Task Input/Prompt". La procedo de laborgrupo estas tre malrapida.

En la laborgrupo pri la praktika kodo, kunordigata de Gabriele Kecker, du hipotezojn de trejngrupoj por inspektoroj prezentis Sibylle Bolton kaj Gilles Bréton. Profundigo pri la alternativo okazos ĉe la sekva sesio.

KCE planas semajnfinan studgrupon de siaj ekzamenantoj, 26-27 novembro 2010, en la Esperanto-Domo, sub la gvido de Meg Bianchi kaj Giorgio Silfer.

[HeKo 455 1-B, 23 sep 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0785 s s 
  Total: 0.0925 s s