Esperanta Civito

Aalen-premio al rusa paro

FAME-Fondaĵo en la germana urbo Aalen asignis sian 12an Esperanto-Kulturpremion al gesinjoroj Halina Gorecka kaj Aleksandr Korĵenkov. La premia ceremonio okazos 10 oktobro 2010 en la urba biblioteko de Aalen.

Laŭ la juĝintoj, la geedzoj ricevos la premion "pro sia persista vivolaboro: daŭra nehaltigebla eldonado kaj publikigado, ne cedante ankaŭ dum malfacilaj tempoj kiel la samizdat-periodo en Sovetunio".

La ĉi-jara elekto memorigas sloganon: premii la faktojn de tiuj kiuj produktas, ne la (plej ofte insultajn) vortojn de tiuj kiuj fiaskis.

Unu el la produktoj de ges-roj Korĵenkov, la intertempe ĉesinta "Ruslanda Esperantisto", aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito. Aleksandr Korĵenkov membras en Esperanta PEN-Centro kaj Halina Gorecka peradas la periodaĵojn de LF-koop de pli ol kvarona jarcento.

[HeKo 455 5-A, 26 sep 10]

Aleksandr Korĵenkov skribis:
Ja mi estas ruso, sed Halina ne estas ruso. Alia strangaĵo estas "ges-roj Korĵenkov ". Ĉi tion mi tute ne komprenas. Nu, mi jam plurfoje pledis, ke la Civito ne nomu min sinjoro, sed pli gravas, ke la ideo pri "ges-roj Korĵenkov" evidente estas ke mia edzino havas la familian nomon Korĵenkov. Tio estas malvera kaj kalumnia aserto.

La redakcio respondas:
El via unua frazo ekestis la dubo, ke Halina ne estas virino (ruso, kaj ne rusino). Tiun dubon firmigis via dua frazo. Bonŝance via antaŭlasta frazo ŝajnis estingi la dubon, sed via lasta redonas ĝin. Kiu esprimas sin pli strange kaj malpli transnacie?

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1192 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.1626 s s