Esperanta Civito

Ĉu la Esperanto-Urbo povus aliĝi al la Pakto?

Lastatempe okazis unika evento: la 11an de julio 2006 la Urba Konsilantaro de Herzberg aprobis unuanime (kun tri sindetenoj) la novan oficialan nomon de la urbo: Herzberg am Harz, die Esperanto-Stadt/la Esperanto-urbo!

La novaĵon, dissenditan de la Internacia Esperanto-Centro Herzberg, akompanas respondoj al la demando: "Kion la urbo jam faris kaj daŭre faras por kaj en esperanto?" Nome: esperantlingvaj vojmontriloj montras al la Esperanto-Centro; la oficiala civita leterpapero surhavas la novan nomon "Herzberg - la Esperanto-urbo"; nia lingvo estas uzata por la ĝemelurbaj kontaktoj; esperanto-arkivejo funkcias en la malnova urbodomo; part-tempa dungito de la urbo zorgas pri esperanto-rilataj aferoj (kunorganizas programojn, disdonas afiŝojn, alvokojn por programoj, ktp); la urbo provizas (senpage aŭ ege favorpreze) ejojn por kursoj, konferencoj, kunsidoj, renkontiĝoj, koncertoj, ktp; en ĉiuj lernejoj estas Esperanto-instruado (en la lernojaro 2005/06 ĉirkaŭ cent gelernantoj).

Leviĝis la demando: ĉu tia urbo povus aliĝi al la Pakto por la Esperanta Civito? Principe ankaŭ vilaĝo aŭ urbo estas konsiderebla kiel establo. La demando estas nur lingva, ĉar la Civito baziĝas sur "ius sermonis". Nome, se la vilaĝo aŭ urbo havas esperanton kiel oficialan lingvon, apud alia etna lingvo, kvazaŭ ĝi estus la idiomo de interna minoritato, certe la eventuala aliĝpeto al la Pakto estas ricevebla. Tio tamen ne estas la kazo de Herzberg am Harz (apud la montaro kie sorĉistinoj loĝis, laŭ legendo).

[HeKo 307 6-C, 31 jul 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0586 s s