Esperanta Civito

El Pekino televizio en esperanto

Ĉi-semajnfine estas spektebla unuafoje teleĵurnalo en esperanto, realigita kadre de "El Popola Ĉinio". La teleĵurnalo estas instalita en YouTube, ĉe www.youtube.com/watch?v=I5uFAM15SDA

La preskaŭ sepminuta elsendo komence impresas pro siaj noveco kaj profesieco, kaj pro la surprize agrabla voĉo de la juna ĉina anoncistino, kies nomo estas esperanta: Helena. Laŭ la disvolvo de la teleĵurnalo, tamen, oni rimarkas la nebonan bildokvaliton el la referaĵoj kaj la unutonecon de la prezento. Ankaŭ Helena de tempo al tempo stumbletas, precipe en la paŭzado.

Ankaŭ la leksiko bezonus poluradon: la tradukistoj ŝajnas ne ĉiam koni la esprimojn el la soci-politika vivo kiuj jam instaliĝis en la esperanta lingvouzo. Ni vidos (kaj aŭdos) tion kio sekvos je la venonta semajnfino.

La redakcio de HeKo kaptas la okazon por bondeziri al c-ino Ivanka Stoyanova, kiu restados tutan jaron en Popola Ĉinio, kiel kunlaborantino de Ĉina Radio Internacia.

[HeKo 457 2-A, 10 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0717 s s 
  Total: 0.0886 s s