Esperanta Civito

Interlingvistikaj sesioj 2010 en pola universitato

La du surlokaj unusemajnaj interlingvistikaj sesioj (septembre kaj februare) ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano (Pollando), disponigas koncize la necesajn metodikajn konojn por profesie instrui esperanton. Post hejma kaj reta laboro la sukcesa trapaso de la fina ekzameno, kun prezento de finlaboraĵo, rajtigas al la instruista diplomo de ILEI post unu jaro.

La defion alfrontis ĉi-septembre dek unu personoj (po tri el Pollando kaj Hungario, du el Francio, po unu el Slovakio, Belgio kaj Germanio). ILEI kun UEA disponigis kvar stipendiojn kiel en la pasinta jaro. Al la alvoko de la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, al la landaj asocioj kaj landaj ILEI-sekcioj, reagis nur PEA stipendiante du polajn gejunulojn. (*)

La motoro kaj gvidanto de la trejnado, Katalin Kováts, allogis la atenton de la partoprenantoj disponigante amason da lernmaterialoj kaj trejnante la kursanojn pri la uzo de sia nove lanĉota retejo. Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, traktis tiklajn terenojn de gramatiko kaj la instruadon de fonetiko, gramatiko kaj vortoprovizo.

La studprogramon kompletigis panoramo de la nuntempa esperanto-literaturo kaj la unuafoja kurso pri tradukado – specialiĝo en la tria jaro de la interlingvistika programo.

Samtempe el la pasintjara grupo du partoprenantoj (el Slovakio respektive Katalunio) prezentis sian finlaboraĵon kaj sukcese trapasis la finan ekzamenon, dum la alia sepopo planas same fari en la februara sesio.

La merkreda komuna vespero kaj semajnfine la kulturaj programeroj de ARKONES regalis per amuzo la persistajn kursanojn, kiuj trovis la semajnon riĉa je programoj kaj informoj.

(fonto: Dr hab. Ilona Koutny, akademiano)

(*)  Itala Esperanto-Federacio, la itala ILEI-sekcio kaj la Itala Instituto de Esperanto kreis tre bonan stipendion por eventuala partoprenanto, sed ni ne sukcesis trovi lin aŭ ŝin. (Renato Corsetti al la UEA-Komitato, 28 sep 10)

[HeKo 457 3-A, 11 okt 10]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0464 s s 
  Total: 0.0602 s s