Esperanta Civito

La PEN-packomitato pri la pac-Nobelo 2010

Estas grave ne eniri ekzalton kaj iluzion pri rapida evoluo de la aferoj kaŭze de la Nobel-premio al Liu Xiaobo.

Tamen la historio de ĉiu totalisma reĝimo instruas nin, ke la plej granda frustracio por iliaj disidentoj okazas, kiam la eksteruloj diras absolute nenion.

Estas vere ke la Ĉinoj devos ŝanĝi sian landon per si mem, kaj tamen la demokratoj inter ili bezonas moralan subtenon.

Pormomente la ĉinaj aŭtoritatoj rifuzas paroli pri la kazo de Liu Xiaobo, sed se ni akceptus tiun rifuzon, ni akceptus ankaŭ la "status quo" de la situacio de la Homaj Rajtoj. Kaj tio estus la plej fia defetismo. Tio ne malhelpas nian propran memkritikon.

Oni devas ankaŭ aŭskulti la ĉinojn kiuj fondis la Sendenpendan Ĉinan Centron de PEN Internacia.

Edvard Kovaĉ, prezidanto de la internacia PEN-Komitato de la Verkistoj por Paco

[HeKo 457 7-B, 13 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1114 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.1527 s s