Esperanta Civito

Dasgupta la malplej populara en la Akademio

Neniu surprizo ĉe la ĵusaj elektoj en la Akademio de Esperanto, kiu renovigis sian estraron kaj la gvidantaron de sekcioj kaj komisionoj. Estis po unu kandidato por ĉiu posteno, kaj ili ĉiuj estis elektitaj.

Por la estraro: John Wells, prezidanto; Probal Dasgupta kaj Brian Moon, vicprezidantoj; Renato Corsetti, sekretario kaj kasisto. Por la sekcioj kaj komisionoj: Christer Kiselman, faka lingvo; Otto Prytz, gramatiko; Bertilo Wennergren, ĝenerala vortaro; Marc Bavant, kontrolado de lerniloj; Alexander Shlafer, lingva konsultejo; Paul Gubbins, literaturo; Probal Dasgupta, prononcado; Carlo Minnaja, historio de AdE.

La plej populara estis ak. Carlo Minnaja, kun 40 voĉoj favoraj el 43, neniu kontraŭa kaj tri sindetenaj. La malplej populara estis ak. Probal Dasgupta, kun nur 31 favoraj (la minimumo), 7 kontraŭaj kaj 5 sindetenaj por la vicprezidanteco; 5 kontraŭaj kaj 7 sindetenaj por la sekciestrado.

Estas malfacile interpreti la suprajn datumojn: la populareco de c-ano Minnaja povus signifi ke la akademianoj kun raŭmisma koncepto pri esperanto voĉdonis por li, estante eventuale pli kritikaj rilate al "bonlingvistoj"; dum la malpopularecon de Dasgupta povus klarigi la ondo de antipatio kontraŭ li pro la decido maldungi Stanon Marĉek (ankaŭ li estas akademiano, cetere), decido kies respondecon Dasgupta plene akceptis dum la lasta UK, kiel UEA-prezidanto. Sed temas nur pri duondeduktoj.

[HeKo 458 1-A, 17 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0557 s s