Esperanta Civito

La verdaj senatanoj kandidatigas Conde Rey

Dek unu Verdaj senatanoj (ne inkluzivante ŝin) el dek ses subtenas la ĉefkandidatecon de Marie-France Conde Rey por la elektoj de decembro 2011. Tiel fortan apogon certe devos konsideri la Verda KoKuSo, kiu eklaboros fine de la venonta somero por kompili la Verdan kandidatliston por la Senato de la Esperanta Civito.

En sia apoga komuniko Ljubomir Trifonĉovski, vickonsulo pri informado kaj kulturaj aferoj, deklaris: "Mi same subtenas almenaŭ pro kelkaj kialoj (mi ne gradigas intence, simple mi listigas kiel venas en mia menso): 1) Marie-France Conde Rey havas la preparon por tiu posteno, ĉar nun Vickonsulo kaj estas ene de la estontaj taskoj; por tio helpos ankaŭ ŝia nuna <staĝo> kiel prezidanto de Feminisma Esperanta Movado; 2) ŝi pruvis sian kapablon labori skipe, kun respondeco; 3) male ol aliaj E-realaĵoj, ĉe la pinto de la Esperanta Civito estos virino, ja avantaĝo por la eksteraj rilatoj de la Esperanta Civito, pri kio responsas la Konsulo; 4) ŝi posedas esperanton perfekte kaj estas unu el niaj plej elstaraj intelektulinoj, kaj tio gravas ene de Esperantio; 5) Marie-France estas bona homo, ĉiam preta aŭskulti la alian kaj helpi aŭ almenaŭ konsili en kazo de neceso."

La Verda grupo nun interkonsiliĝos ankaŭ pri la dua ĉefkandidato, ricevinte la konsenton de sen. Conde Rey.

La nuna Konsulo probable rekandidatos por la Senato, sed ne en la unuaj postenoj de la listo.

[HeKo 458 3-C, 19 okt 10]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0545 s s