Esperanta Civito

Nefermita letero al ne alloga medio

Estimata sinjoro Buller,

Responde al via letero de 2010 10 08 en kiu oni petas remembriĝi, mi dezirus diri al vi ke mi ne aprezas la kverelojn kaj akuzojn inter asocioj kaj personoj. 

Komparu en “Spirito de Esperanto kaj la samideanaj malamikaĵoj" (UEA, 1999) de prof. Ignat Bociort (Rumanio), en kiu li pledas por pli deca konduto inter esperanto-parolantoj. Ankaŭ li alvokas esperantistojn halti kun kvereloj. Anstataŭe ili pli aŭskultu kaj kunlaboru: Se ni ne kapablas jene, ni tiel pruvas ne nur al la ekstera mondo ke ni NE sukcesas kunlabori pli facile translimen uzante pli demokratan komunan lingvon -- sed ankaŭ al novaj personoj en la movado kun katastrofaj sekvoj, ke ili turnos sian dorson al tia movado kiu en sia ’propagando’ forte substrekas amikecon, egalrajtecon, tutmondecon, ktp...

Krome dum UK oni tro pagigas tiujn kiuj volas ion prezenti al la kongresanoj (tago de la informbudoj).

Laste kaj ne balaste: tute ne plaĉis al mi dum la UK en Montpellier [1998] vidi ke pere de UEA mi devis pli pagi ol kion mi estus paginta se mi rekte estus traktinta kun la hotelo, kvankam per kolektiva luprenado UEA estus verŝajne povinta oferti pli avantaĝan prezon.

Eble mi iel perceptas ĉion male ol vi, sed tio estis mia impreso... bedaŭrinde !

Prefere mi membriĝus en pli demokrata asocio kun vasta rigardo al la ekstera mondo kaj parte laborante en kaj kun ne-esperantistaj asocioj.

Sincere via,
Herman Deceuninck
Belgio

[HeKo 459 31 okt 10]

Skribis Yves Bellefeuille:
Mi mem mendis tablon por tiu prezento en Florenco kaj deĵoris tie, kaj mi estas tute certa ke ĉio estis senpaga. Verŝajne vi pensis pri la tutsemajnaj budoj de "Monato", ktp.
(afiŝite laŭ peto de c-ano Deceuninck)


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0633 s s 
  Total: 0.0783 s s