Esperanta Civito

Germana decido defias Roterdamon

Per lakona anonco en sia retejo Germana Esperanto-Asocio informas, ke s-ro Stano Marĉek (eksigita de sia redaktora posteno ĉe UEA, poste maleksigita ĝis la venonta UK) estas la nova redaktoro de la dumonata asocia organo, ĝis nun grandparte en la lingvo de Goethe.

En la felietono "Marĉek ne, Marĉek jes" aperas do germana ĉapitro: la kontrakto inter GEA kaj la nova kunlaboranto (ĉu sen honorario? ni mirus) sonas kvazaŭ defie al Roterdamo, kiu premis (estrare kaj burokratie) por eksigi lin pro malkontento pri lia profesieco. Oni ne pretervidu la fakton, ke inter la ĉefaj aktivuloj de GEA situas s-ro Martin Schäffer.

La paralela respondeco pri du gazetoj ne estas novaĵo por Stano Marĉek: li sin proponis kiel redakcian sekretarion de "Heroldo de Esperanto" fine de 2001, samtempe kun sia ofico ĉe "Esperanto" de UEA. Se LF-koop estus akceptinta lian proponon, li prizorgus la du plej gravajn informajn organojn en Esperantio, eble dum tuta jardeko. El ĵurnalisma vidpunkto, probable al la kvalito de "Heroldo" li estis pli utila kiel redaktanto de "Esperanto"; krom se la ĉefa kompara kriterio estus la enmeto de koloraj fotoj...

Ĉu la kampanjo iniciatita de Kniivilä-Künzli-Ertl kaj similaj kontraŭ Marĉek nun kvietiĝos? Tio dependas de la daŭra kunefiko de alia faktoro, kiu prajmis tiun kampanjon; faktoro pri kiu neniu parolis ĝis nun. Sed venis la momento formuli la koncernan hipotezon. 

La malaprezo pri Marĉek kiel ĵurnalisto, fare de certa tendenco ene de UEA, ne naskiĝis ĉi-jare, sed jam de longe, praktike ekde 2002. Tamen la slovaka (eks)teknikisto (tute respektinda metio) komencis ĝeni iujn eble pli potencajn nur en posta momento, kiam li lanĉis sin kun granda sukceso sur tute nova kampo: la instruado. Danke al persona financa situacio sanigita de la redaktoraj honorarioj, kiu donis al li la necesan trankvilon, Stano Marĉek produktis kurson (pri kies kvalito ni ne esprimas nin), eĉ kun KD, rapide atinginta eldonojn en dekoj da lingvoj, inkluzive de la vjetnama. En 2010 li estis la plej populara didakto en Esperantio, kvankam libera ĉevalo ekster ajna instruista-ekzamenista cirkvito. Tioma reputacio al iuj ne plaĉis. Vidu la hazardon, tuj sekvis la decido de la UEA-estraro en Kubo. Efektive, depreni de Marĉek la redaktoran honorarion povus signifi parte, se ne tute, bremsi ankaŭ lian eldonemon sur la didaktika tereno.

Malgraŭ la cenzurado de Stano Marĉek pri la Esperanta Civito, nia redakcio deziras al tiu kolego (cetere, ĵusa bopatro) sukceson en novaj osmozoj.

[HeKo 460 9-A, 20 nov 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0303 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0760 s s