Esperanta Civito

Unua laborkunsido pri la Esperanta Tempobanko

Sekve de la rezolucio proponita de sen. Perla Martinelli, kaj aprobita de la Senato la pasintan aŭguston, la Kapitulo komisiis al sen. Martinelli mem kaj al d-ino Meg Bianchi, kune kun la Konsulo, prepari la leĝoproponon por krei la Esperantan Tempobankon (interna kromnomo: Pasvorta Servo).

Ĉi-semajnfine la komisiitoj kunvenas unuafoje por ekzameni la eblan proceduron, kongrue kun la servoj plej ofte petataj en Esperantio, ekzemple mallonga gastado kaj mallonga tekstotradukado. La lokalizo de tiuj plej oftaj petoj karakterizos la Esperantan Tempobankon, almenaŭ en sia eksperimenta fazo, rezervita al la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon. Estas rimarkinde, ke tempobankoj kutime funkcias sur limigita teritorio, dum la Pasvorta Servo koncernos transteritorian reton.

Unu el la problemoj analizendaj estas la eventuala malkongruo kun la interesoj de profesiuloj aŭ paktintaj establoj. Ĉu kaj kiom eblos, ekzemple, peti la helpon de informadikisto por konstrui retejon, pagotan nur per "horĉekoj"?

[HeKo 461 6-C, 27 nov 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0563 s s