Esperanta Civito

La esperanta novelarto en Tel-Avivo

Rekorde multnombra aŭskultantaro en Tel-Avivo, okaze de la hieraŭa prelego de Giorgio Silfer pri la esperanta novelarto. La vesperon organizis la ĉefa aktivulo en Tel-Avivo, Josi Ŝemer, kaj ĝin partoprenis esperantistoj el la tuta lando, inkluzive de Hajfo, Jerusalemo kaj Ber-Ŝevo. Interalie ĉeestis preskaŭ la tuta estraro de ELI, la landa asocio, kies prezidanto Amri Wandel oficiale bonvenigis la gaston.

La tel-aviva komunumo estas la plej granda en la israela Esperantio: ĝi havas regulajn kunvenojn kaj kursojn en kulturdomo; al ili lastatempe aldoniĝis la agrablaj kunsidoj ĉe kafejo Esperanto, en strato Zamenhof, urbocentre. La kafejo proponas interesan menuon: rekomendinda estas la salato "Esperanto", kun kaprina fromaĝo, nuksoj kaj legomoj.

Dum la lasta jardeko ELI spertis kvantan kreskon (inkluzive de aliĝo de arabaj israelanoj) kaj, danke al la luigo de propra apartamento, heredita el Isaj Dratwer, ĝiaj financoj estas ekvilibraj. La vastiĝo de la cirkvito de la aktivuloj ne kreskas samgrade kiel la bazo, kvankam ankaŭ novaj aperis, el diversaj generacioj. Rimarkindaj estas la junulara aktiveco naturamika, la okazigo de ĉiujara landa kongreso, la organizo de Azia Esperanto-Kongreso en majo 2012.

En sia prelego c-ano Silfer partoprenigis la publikon per laŭtlegado de literaturkritikaj biogramoj, kiujn li komentariis enfokusigante la temon laŭ literaturhistoria perspektivo. Estis tiel traktataj diversaj novelistoj (Julio Baghy, Raymond Schwartz, Ferenc Szilagyi, Reto Rossetti, Marjorie Boulton) el dekduo selektita de la preleganto: la publiko ricevis la tutan dosieron, kun la instigo mem profundigi siajn konojn.

[HeKo 462 3-B, 1 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0626 s s