Esperanta Civito

Aleks Kadar pri antisemitismo en Esperantio

En la tago dediĉita al la memoro pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj reaperas la konscio ke bedaŭrinde ekzistas tradicio de antisemitismo ankaŭ en Esperantio. Kio pruvas ke ni estas ne nur movad(ar)o, sed popolo. En popolo eblas, ho ve!, ke nazioj konkeru la povon, kaj tio parte okazis en 1934 ĉe unu el la ĉefaj organizoj de la esperanta popolo, nome Universala Esperanto-Asocio, kies Komitato en la Stokholma UK elektis nazian vicprezidanton kaj malelektis pacifiston kaj demokraton kiel Edmond Privat!

La kontraŭjudismo en la nuna Esperantio koncentriĝas ĉirkaŭ Jorge Camacho, Yves Bellefeuille kaj aliaj antiraŭmistoj. Pri tio ni scias jam de preskaŭ dudek jaroj. Kaj ni opinias ke, se UEA vere respektus la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, ĝi devus eksigi homojn kiel Camacho kaj Bellefeuille, anstataŭ akcepti ilin kaj eĉ utiligi ilin kontraŭ la raŭmismo.

La reago de la raŭmistoj ĉiam evitis la nivelon de persona insulto, sed baziĝis sur argumentado. Je la nivelo de Jorge Camacho estas nun la reago de Aleks Kadar (prezidanto de Espéranto France kaj aktivulo de Eŭropo-Demokratio-Esperanto). Sed ni komprenu, ke ĝi aperis en skandalgazeto, "Libera Folio": In Rome you do as Romans do... Jen sube la reago de s-ro Kadar.

* * *

"Camacho, vi respondas insultante min. Estas mia rajto (kaj devo) kontraŭ-respondi kontraŭ-insultante.

Historie, Israelo estas decido de UN en 1947. Vi povas nei faktojn, ili prifajfas!
Miksu bonkore la loĝantaran konsiston kaj la subtenantojn de tiu ŝtato.
Diri, kion vi asertas, estas almenaŭ "nova antisemitismo". 
Camacho rimiĝas kun kretenaĉo.

Mi nur diris, ke naŭzas min, ke maldekstruloj tro ofte estas ankaŭ antisionistoj, moderna nomo de antisemitismo. Responde vi nomas min, aŭ komparas min, al kreteno. Kaj Dennis Keefe ankoraŭ diras: "kiom belas tiu iniciato!" La nura avantaĝo de ĝi estas, ke ĝi montras, kiom ankaŭ esperantistoj povas esti kretenaĉoj kaj fiuloj kiel Camacho. Rasistoj kaj antisemitoj estas laŭ mi fikretenaĉoj.

Tom Nylund respondis tre argumentece, tre ekvilibre, mi devas diri. Mi reagis pli emocie, mi konfesas tion. Ĉar kiel dirite, tio naŭzas min. Mi plu konsideras min maldekstrulo, ĉar maldekstrulo, laŭ mi, ne signifas 'defendanto de la kompatindaj palestinanoj', sed (resume) kontraŭanto de la kapitalismo.

Bonvolu nomi eŭropajn ŝtatojn, aŭ eĉ ajnan landon en la mondo, kie araboj estas KAJ sentas sin egalaj al "blankuloj"! Nomu landon, kie ne ekzistas diskriminacioj. En Usono estas tre favora situacio por nigruloj: plimulto (aŭ tre granda parto de) malliberuloj kaj soldatoj senditaj al Irako estas nigruloj. Kia egaleco! 

Vi komplete naŭzas min, Camacho. Ne pro tiu stulta liv-amo, sed pro via nov-antisemitismo ne akceptita de vi mem. Ne hontu aserti tion, ke tia vi estas. Nei al la juda popolo la rajton havi landon sur sia historia lul-tero, kiel vi nomas tian sintenon? Ĉu eblas esti amiko de judoj neante al ili rajton je sendependa lando?

Mi aldonas jene al la proverbo n-ro 1202 citita de vi: Kritiki estas facile, fari malfacile. Kaj kretenaĉi ankoraŭ pli facilas."

[HeKo 463 3-A, 10 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0538 s s