Esperanta Civito

PEN-deklaro pri Wikileaks

PEN Internacia defendas la esencan rolon ludatan de la esprimlibero en sanaj socioj kaj la rajtojn de la civitanoj al travideblo, informado kaj kono.

La Wikileaks-afero markas signifan turnopunkton en la evoluoj de la amasmediaj komunikiloj kaj en la kelkfoje konfliktaj principoj de esprimlibero kaj privateco kaj sekureco. La kulturo de kreskanta sekreteco ĉe registaroj kaj la evoluo de nova teknologio neeviteble gvidos al kreskanta nombro el tiaj kazoj de travideblo. PEN Internacia taksas grava la agnoskon ke, dum la tralikado de registaraj dokumentoj estas delikto laŭ la usonaj leĝoj, la publikigo de dokumentoj fare de Wikileaks ne estas delikto. Wikileaks estas faranta tion kion la komunikiloj faradas historie, la sola diferenco estas ke la dokumentoj ne estis redaktitaj. 

PEN Internacia urĝas tiujn, kiuj klame opinias pri la vikilikia debato, adopti respondecan tonon, kaj ne celi al la ekstremaj franĝoj de la socio. En mondo kie ĵurnalistoj daŭre estas fizike atakataj, enprizonigitaj kaj mortigitaj senpune, inciti al la elimino de ĵurnalisto estas senrespondece kaj mallaŭdinde.

PEN Internacia estas ankaŭ koncernata de la informo ke kelkaj retejoj, timante malbonajn sekvojn, haltis gastigi Wikileaks, kaj ke individuoj, sub minaco de proceso, estis avertitaj kontraŭ informado provizita de la organizo. PEN Internacia kondamnas tiajn agojn kaj vokas grupojn kaj ŝtatojn eviti breĉojn en la rajto pri libera esprimo. Registaroj ne povas pledi por senlima interreta libero en aliaj mondopartoj, se ili ne respektas mem tiun liberon.

La vikilikia afero estas evoluanta temo, kiun ni daŭre sekvos de proksime kaj pri pri kiu ni rafinos nian pozicion laŭ la situacio. Ni bonvenigas ĉi tiun debaton kaj aŭspicias al plia diskuto kun la tutmonda PEN-membraro.

(tradukis kaj dissendas Esperanta PEN-Centro, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito)

[HeKo 463 5-B, 12 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0588 s s