Esperanta Civito

La esperanta kulturo en 2010

La 15a de Decembro, la Tago de la Esperanta Kulturo (oficiala festotago por la Esperanta Civito), donas la ŝancon mediti pri la stato de nia kulturo en la finiĝanta jaro.

La esperanta kulturo gardas kelkajn polusojn, klare identigeblajn laŭ la produktado. Se temas pri la periodaĵoj, la plej grava poluso restas LF-koop: kvar gazetoj, por sume 28 eldonaĵoj jare; por ne mencii la novaĵagentejon HeKo, kiun LF-koop donacis al la Esperanta Civito en 2001.

Se temas pri la libroj, malgraŭ la rimarkinda aktiveco de almenaŭ du aliaj privataj entreprenoj, la produktado gardas sian poluson en asocioj, kies ĉefa celo ne estas la eldonado: Flandra Esperanto-Ligo kaj Universala Esperanto-Asocio. Ili ambaŭ produktas periodaĵojn, inter kiuj du vicas kun la plej grandaj eldonkvantoj en Esperantio. Kaj efektive la produktado de periodaĵo (almenaŭ trimonata) gravas por firmigi la merkatan reputacion de eldonejo.

Se temas pri la muzika kulturo, la poluso restas Vinilkosmo. Kompare kun la menciitaj polusoj, Vinilkosmo ŝajnas teknologie pli avangarda. Sed tio probable dependas de la merkato mem, kiu spontane ŝanĝas je rimedo de unu generacio al la alia: de la 33-turna disko al la kasedo, de la kasedo al la kompakta disko, de la kompakta disko al la rete deŝutebla. Male, la libro daŭre restas libro, kun izolitaj unikaĵoj kiel aŭdlibroj, ekzemple "La infana raso" deklamita de William Auld mem, posteume eldonita de LF-koop antaŭ du jaroj.

Rilate la parolan kulturon mem, la jubilea Zamenhof-jaro ne estis favora: daŭre sinkas la radioproduktado, kaj ne kreskas la privata radio, la podkastoj -- eĉ male. Samtempe kino kaj teatro terure stagnas (malgraŭ timidaj klopodoj de subtitoligo), kaj televizio restas revo kabeinta kun brazila eksakademiano (!).

La ĉeesto de nia lingvo en la reto (kiun Google preskaŭ benis, per la stelverda flageto ĉe sia enirpaĝo, ĝuste antaŭ unu jaro) montras evoluon. Iom post iom formortadas la diskutlistoj, ĉu en Google ĉu en Yahoo, kaj la atento koncentriĝas al la "sociaj retoj". Tamen pli ol kulturo, tio estas komunikado: malofte en la retumado oni kaptas ion kulture interesan, kaj kiam tiu raraĵo aperas, ne temas pri Facebook aŭ Ipernity aŭ simile, sed pri ies taglibro. Ankaŭ la blogado tamen ne progresas: tre interesa enketo aperinta en "Femina" ĉi-jare montris la bedaŭrindan nivelon de la blogado ĉe esperantistinoj; kaj inter la dudek naŭ aŭtoroj en la ĉi-jara novelaro "Vizaĝoj" pli ol sufiĉas la fingroj de unu mano por nombri la verkistojn kun propra, funkcianta blogo.

La stagnado de nia kulturo havas ankaŭ ekonomian internan klarigon: la distribua cirkvito. UEA neniam posedis la monopolon en la produktado, kvankam ĝi konkeris plurajn poziciojn ekde la 1980aj; sed ĝi akiris kvazaŭan monopolon en la distribuado. Kaj tiun monopolon ĝi administras laŭ malnovaj kriterioj, ĉu je la rabata sistemo (kiun bedaŭrinde imitas ĉiuj, inkluzive de niaj privataj eldonejoj) ĉu je la ĉeno eldonisto-libroservo-kongreso. Estus troige diri ke tio strangolas la produktadon, sed certe pro tio la merkato travivas relativan asfiksion, multe pli rimarkeblan kiam oni trairas makrosocian krizon (kiel en 2009) kaj konsekvence la potenciala klientaro konsistas pli kaj pli el malriĉuloj.

Ke la stagnado havas ankaŭ ekonomian flankon, pruvas la tendenceco de la malmultaj financaj fontoj en formo de fondumo aŭ fonduso. Ĉi tiu aliteracio aludas al la fakto, ke en Esperantio la fondumoj financas lernolibrojn, vojaĝojn al kongresoj, retprojektojn por informado, aliĝon al asocio, mikrokrediton, sed preskaŭ neniam literaturon, teatron, kulturon. La konscio pri la subteno al bibliotekoj, ekzemple, ekzistas ĉe la Esperanta Civito, kaj ĉe unuopuloj, sed ne aliloke.

Logike, ĉar ne eblas esperi de la finvenkismo, ni atendas pli el la raŭmistoj. Agrablan Zamenhofan Tagon!

(Giorgio Silfer)

Nov-antisemito skribis:
Estas amuze vidi kiel la memelektita papo Silfer piruetas per silogismoj por ne mencii kaj preteratenti la eldonejon Mondial!

La aŭtoro respondas:
Tiu eldonejo ne produktas almenaŭ trimonatan periodaĵon (do almenaŭ kvar fojojn jare). Pri la aristotela logiko lamas la konoj de la insultinto.

[HeKo 464 2-C, 15 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0587 s s