Esperanta Civito

Soros ĉe Zamenhof-Tago en Nov-Jorko

"De Zamenhof al Soros" estis la titolo de la ĉi-jara simpozio de la Novjorka Oficejo de UEA, kiu ĉiujare organizas publikan aranĝon okaze de Zamenhof-Tago.

Temis pri historia trarigardo de la komenca periodo de esperanto, organizita por rekoni du novajn librojn: anglalingvan biografieton de Zamenhof -- mallongigitan version de la granda biografio verkitan de Aleksander Korĵenkov antau duo da jaroj ­ kaj nove tradukitan libreton de Tivadar Soros [Teodoro Schwarz, budapeŝta judo], kiu unue aperis en la jaro 1923.

La konata fakulino Esther Schor, profesoro ĉe la Universitato Princeton, rekonis la ligon kun Zamenhof per sia prelego pri "Zamenhof kaj estonteco", en kiu ŝi ekzamenis la koncepton de la kreinto de esperanto pri la estonteco de la homaro kaj la rolo de esperanto en tiu kunteksto.

La finan punkton en la periodo 1887-1923 traktis Humphrey Tonkin, la tradukinto de la verko de Soros, "Modernaj Robinzonoj", kiu estis lanĉita en la simpozio. Tiu verko, retitolita "Crusoes in Siberia", pritraktas la spertojn de la juna armea oficiro Tivadar Soros en militkaptitejo en Siberio dum la unua mondmilito, kaj lian postan eskapon. Eldonis ĝin Mondial, kun notoj kaj enkonduko de la tradukinto.

Tonkin angligis ankaŭ la libron de Soros pri la dua mondmilito, "Maskerado ĉirkaŭ la morto". Li mem renkontis Tivadar Soros en kunveno en la aŭditorio de la UN-biblioteko en 1966, dum prelego de Ivo Lapenna. "Sed je tiu stadio mi ankoraŭ ne legis la libron", li konfesis, nek li povis prognozi, ke la filo de Tivadar tiel famiĝos. Alikaze, li ŝerce sugestis, "la konversacio estus tute alia".

Sed la plej granda surprizo estis la neantaŭvidita parolado la konata financisto George Soros, kiu, kune kun pluraj stabanoj (kaj ankaŭ sia filo Jonathan), venis al la fina parto de la simpozio por festi la lanĉon de la anglalingva traduko de la libro de sia patro Tivadar.

George Soros, kiu ne estas en si mem subtenanto de esperanto, sed kiu pasie emfazas la patran influon en la propra edukado, parolis dum deko da minutoj pri Tivadar Soros kaj ankaŭ pri la rolo, kiun nia lingvo ludis en la propra vivo. Kiam li venis al Britio en 1947, Soros tuj kontaktis la lokajn esperantistojn, kiuj multe helpis al li. Li ankaŭ memoras renkontojn kun esperanto-literaturistoj en la frua infanaĝo.

(GaKo de UEA)

Iomete ironia artikolo pri la evento aperis en New York Times 16 decembro 2010
(dankon al c-ano Deceuninck pro la atentigo)

[HeKo 464 5-A, 18 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0780 s s 
  Total: 0.0916 s s