Esperanta Civito

Protesto de Kataluna Esperanto-Asocio

La hispana Supera Kortumo per tri inter si kongruaj verdiktoj severe tordis la lingvan sistemon uzatan en la katalunaj lernejoj jam de antaŭ tridek jaroj. La leĝeco de la kataluna sistemo fontis el la "ley orgánica" (hispana leĝo laŭ rango nur sub Konstitucio) "Estatut d'Autonomia de Catalunya".

Por tio la Supera Kortumo baziĝis sur freŝa, maldemokratia verdikto de la Konstitucia Tribunalo, verdikto ŝanĝanta leĝon donitan de la Hispana Parlamento, poste referendume aprobitan de la kataluna popolo.

La kataluna sistemo pruvis dum sia vivo sian bonecon kaj estis agnoskita kiel tre rekomendinda flanke de diversaj eŭropaj instancoj. Ekzemple, ĝi kongruis kun la informo "Multilingualism: an asset for Europe and a shared commitment" voĉdonita de la Eŭropa Parlamento 24 marto 2009. Pri la kataluna lingva modelo en la lernejoj, la altnivela esploro prezentita de la komisionano pri multlingvismo Leonard Orban kadre de la Eŭropa Komisiono (27 septembro 2007) atestis ke "ĝi estas modelo sekvinda por la cetero de la landoj en Eŭropa Unio."

Kataluna Esperanto-Asocio plej energie protestas verdikton atenca kontraŭ la volo de la kataluna popolo kaj kiu endanĝerigas nian socian koherecon. Aldone, nia asocio, kohere kun ceteraj organizoj por homaj kaj lingvaj rajtoj, konsideras civitanan malobeon kiel la respondon plej demokratian.

Kataluna Esperanto-Asocio, la 24an de decembro 2010

[HeKo 465 3-B, 24 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0518 s s 
  Total: 0.0654 s s