Esperanta Civito

Conde Rey konsentas kandidati

Sekve de invito el sia parlamenta grupo, sen. Marie-France Conde Rey akceptis la proponon esti la kandidato numero 1 de la Verda Listo en la elektoj por la Senato fine de 2011. Ŝi tamen metis kondiĉon, kies plenumon konsideros la koncerna KoKuSo (Komitato Kunordiga kaj Subtena) fine de septembro. Konsekvence kaj laŭleĝe, ŝia kandidateco estas ankoraŭ formaligota post kelkaj monatoj.

Ne estus la unua fojo ke virino kandidatus al la konsuleco: tio jam okazis du fojojn ĉe la Blanka Listo, kun sen. Nelly Holevitch. Sen. Conde Rey estas la nuna Vickonsulo; samtempe ŝi prezidas Feminisman Esperantan Movadon kaj membras en la Konsilio de Fondumo Pro Esperanto.

Sen. Giorgio Silfer lasos la postenon de Konsulo komence de 2012, ĉe la unua parlamenta sesio de la nova mandato. Li intencas tamen submeti sian laboron al la juĝo de la Esperanta civitanaro, kiel kandidato ene de la Verda Listo, se la KoKuSo konsentos. 

[HeKo 465 9-C, 29 dec 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0599 s s 
  Total: 0.0737 s s