Esperanta Civito

Internacia Abontarifo en svisaj frankoj


La tarifoj de la varoj kaj servoj de Kooperativo de Literatura Foiro estas de ĉiam indikitaj en svisaj frankoj. Tio validas ankaŭ por la periodaĵoj, kies prezoj por 2011 estas la samaj kiel por 2010.

Nome, abono al "Literatura Foiro" kostas 54,- CHF; tiu al "Heroldo de Esperanto" kostas 58,- CHF; tiu al "Femina" kostas 36,- CHF; kaj unu numero de "Homarane" kostas 27,- CHF. Tiu estas la Internacia Abontarifo, al kiu eblas apliki rabatojn laŭ la direktivo Hiltbrand (Mutuala Rabata Sistemo), por tiuj kiuj havas la esperantan civitanecon.

Tial ke la abontarifoj de 2011 estas la samaj de 2010, nenio ŝanĝiĝos en la tarifoj de la diverslandaj valutoj. Tio certagrade avantaĝas la dek sep eŭrolandojn (plus Israelon), ĉar 54,- CHF estas nuntempe pli ol 36,- EUR, ekzemple. Sed LF-koop intencas praktiki merkatan strategion kiu favoras al la klientoj. Nur en aprilo 2011 okazos ĝustigo de la kurzo.

LF-koop esperas ke la abonantoj kaj perantoj aprezos ĉi tiun merkatan strategion, kaj atestos sian aprezon per rapida (re)abonado.

[HeKo 466 4-B, 2 jan 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0587 s s