Esperanta Civito

Ne frapu la idistan "malamikon"

La malamo kontraŭ aliaj planlingvoj, pli specife interlingvoj, nome internaciaj artefaritaj lingvoj, karakterizas la finvenkismon. La lukto kontraŭ la (eble nur folklore) konkurencaj Ido aŭ Interlingua estas paralela al la batalo kontraŭ la (laŭdifine imperiisme) konkurenca angla lingvo; eĉ sen klara percepto pri kiaj lingvoj temas -- inkluzive de la angla, ĉar "globish" certe ne estas la lingvo de Kembriĝo aŭ Oksfordo.

Lastatempe tiu malamo revigliĝis ĉe kelkaj antiraŭmistoj, ekzemple iu kultanto pri Vikipedio, kiu nervozis ĉar Vikipedio ekzistas en tri aliaj planlingvoj, kaj je certa momento eĉ unu el ili (Volapük) superis esperanton laŭ nombro da slipoj, danke al roboto... Por la raŭmistoj estas evidente, ke neniu interlingvo estas malamiko: sinteno paralela al tiu pri la angla, sed pro alia kialo ol tiu menciita jam en la Manifesto de Raŭmo, artikolo 2.

Kiuj volas batali kontraŭ Ido, Interlingua aŭ Volapük, kaj plej ofte malestimas interlingvistikon? Tiuj, kiuj vidas en esperanto nur komunikilon, ne ankaŭ artan perilon kaj identigilon. Tiu redukta percepto pri esperanto koincidas kun la percepto kiun ĝenerale idistoj aŭ volapukistoj havas pri la rolo de sia planlingvo.

Same redukta percepto situas radike de la nuntempa bonlingvismo, kiu svingas la Fundamenton kiel ŝildon por akompani la glavon de ia leksika replanado de esperanto, ĉar lingvo jam "koruptita de la verkistoj": "Poetoj detruas la lingvon" delire titolis ĉefartikolo en la organo de UEA, pasintjare. Verdire jam la Deklaracio de Bulonjo-ĉe-Maro, kiu per sia artikolo kvara oficialigas la Fundamenton, en la tuj antaŭa paragrafo tekstas: "kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo"; sed ni restu je la ĉefa temo.

La raŭmistoj tute ne timas la idistan "malamikon", ĉar ili scias ke Ido (same kiel la ceteraj planlingvoj) estas nur komunikilo, malantaŭ kiu ne ekzistas popolo, kiel bonŝance okazas kun esperanto. Kaj eĉ respektante la poezian fervoron de Andreas Juste, la raŭmistoj scias ke Ido (aŭ Interlingua aŭ Volapük) ne rolas kiel kulturlingvo; dum esperanto jes.

Tial, se vi serĉas ekstermantojn de idistoj aŭ similaj, vi trovos ilin nur ekster la Esperanta Civito. En la Esperanta Civito vi trovos adekvatan takson pri la limigita rolo de tiuj planlingvoj, limigita rolo kiun la finvenkaj ekstremismoj (de bonlingvistoj ĝis kamaĉuloj) diversmaniere atribuas ankaŭ al nia amata lingvo mem.

[HeKo 467 2-C, 9 jan 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0543 s s