Esperanta Civito

Ne ideologio, sed metodo

En la decembra numero 2010 de "La Ondo de Esperanto" Zbigniew Galor donis sian analizon pri la konflikto en la pola finvenkisma Esperantio, per artikolo titolita "Kiel esperantistoj perdas sian komunumon". Lia artikolo sonas kvazaŭ ĉefa plado en menuo kie la entreon preparis lia edzino, per cirkulero al multaj personoj.

D-ro Galor preterpasas la kernon de ĉi tiu, specife eŭropa problemo, nome la braĝo sub cindro kiu de tempo al tempo ekflamas al konflikto inter EU-emaj strategoj kaj UEA-gvidantoj. La pola kazo estas nur loka epizodo en tiu ĉi konfliktado, aliaj venos. Temas esence pri kolizio inter finvenkistoj, kiu ne koncernas raŭmistojn, konsekvence eĉ ne la Esperantan Civiton, krom pro la fakto ke ĝi siaflanke konfirmas la pravon de niaj analizoj.

Ni okupiĝas pri la artikolo de d-ro Galor simple ĉar li skribis: "Ĉu esperantistoj kreas komunumon aŭ movadon? Senorientiĝo pri tio estas elemento de la nuntempa esperanto-medio. Sian rolon en la formado de tiu ĉi stato ludas la raŭmisma ideologio, pli ofte prisilentata ol kritike analizata en UEA". Efektive la senorientiĝo ne koncernas la raŭmistojn, kiuj klare respondis al la demando de Zbigniew Galor. Sed almenaŭ unu el liaj eraroj meritas atenton.

Nek finvenkismo nek raŭmismo estas ideologio, nome "Weltanschauung", vizio pri la mondo kaj ĝia historio. En Esperantio ideologioj eble estis la homanarismo de Zamenhof, la sennaciismo de Lanti, la religia sinkretismo de Privat: ili ĉiuj kuplitaj almenaŭ skize al politika programo --  transekumena kosmopolitismo, respektive proletara revolucio, respektive mondfederismo. Finvenkismo estas pensmaniero, "mentalité", dum raŭmismo estas metodo.

La sama pensmaniero karakterizas kaj EU-emulojn (EDE aŭ EEU) kaj UEA, kvankam en ili ambaŭ ekzistas diversaj akcentoj. Rilate al EDE aŭ EEU, la plejmulto insistas pri la vehikla perspektivo (se ni konkeras Eŭropan Union, ni konkeras la tutan mondon), Zlatko Tiŝljar ellaboris supernaciisman tezon, Ulrich Matthias transiris sian Rubikonon por pli vasta geopolitika horizonto. Sed ili ĉiuj agas finvenkisme. Rilate al UEA, la nuancoj estas pli nombraj, kvankam la Praga finvenkismo devus esti la oficiala.

La raŭma metodo bezonas kelkajn referencajn elementojn, por aplikiĝi. Ili estas konataj: transnacia kulturlingvo prefere ol internacia helplingvo, kaj tiel plu. Resumeton pri tio, ad usum delphini, vi trovas en LOdE mem. Unu el la referencaj elementoj estas efektiva kaj aŭtenta demokratio. Tian povas garantii nur nova organiza modelo. Tial naskiĝis la Esperanta Civito.

D-ro Galor pravas pri tio, ke UEA ĝis nun evitis serenan konfrontiĝon. Li malpravas, ke okazis nur prisilentado. Reale, okazis kaj okazas ankaŭ kalumniado kaj mokado, laŭ rektaj kanaloj kaj nerektaj, ekzemple tiuj de nov-antisemitoj. Tiurilate, indas konkludi kiel Marshall Rosenberg: iliaj juĝoj, koncerne nin aŭ alian, estas nenio pli ol tragika esprimo de la frustracioj kiujn la juĝantoj elmetas.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 467 3-A, 10 jan 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0594 s s