Esperanta Civito

Tria Afrika Esperantologia Semajno: unua selekto

Estas plenumita la unua selekto de partoprenontoj en la tria Afrika Esperantologia Semajno, okazonta en Buĵumburo komence de marto 2011.

En la unua selekto estis akceptitaj nur personoj kiuj havas la esperantan civitanecon kaj partoprenis en la dua AfrES (januaro 2008). Temas pri c-anoj Jean Sacha Barikumutima, Mushosi Birindwa, Eric Ihuwitonda, Lucien Kagina, Martin Mbazumutima, Bonaventuro Minani, Athanase Namutema, Frederiko Nimubona, Oscar Nizigiyimana, Eric Nsabiyumva, Mbasha Raphael.

Al tiuj dek unu aldoniĝos inter kvar kaj naŭ aliaj, el sume dekkvino da nomoj proponitaj de burundiaj Esperantianoj. La gvidanto de la seminario, sen. Giorgio Silfer, estas kontaktanta ilin unuope, por decidi pri ilia taŭgeco. Virinoj kaj loĝantoj en la provinco de Makambo, grava por la projekto AmaHoro, estas certe avantaĝitaj.

Jam morgaŭ la dek unu selektitoj ricevos la taskojn por la sinpreparado al la seminario.

AfrES 3 estas partnere organizata de KCE kaj SIPU, kadre de la Pakto por la Esperanta Civito.

[HeKo 469 4-B, 31 jan 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0381 s s 
  Total: 0.0535 s s