Esperanta Civito

Kial ili ne respondas trafe al Koffi Gbeglo?

C-ano Koffi Gbeglo, kies simplaj demandoj jam nervozigis la UEA-komitatanojn, ĝis tioma grado ke li estis forbarita de ties diskutlisto, same simplajn komencis fari al la estraroj de UEA kaj ILEI pri la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, tie nomata (en plumpa traduko) "referenckadro".

Unu el la malmultaj trafaj respondoj venis de la ILEI-prezidanto, s-ro Stefan MacGill, kiu atestis ke ekzistas konkurenco inter la "nova UEA-ekzameno" kaj la tradicia ILEI-ekzameno: "la tradiciaj ekzamenoj tiras malmultan klientaron. Ni provas refortigi ilin, ekzemple proponinte sesion en Grésillon, sed tio ne realiĝis, anstataŭe aperos la KER-ekzamenoj (kurso de ILEI, kiun mi gvidos, kun ekzamenoj, apr 30 - majo 8)." Ke UEA konkurencas kontraŭ ILEI pri ekzamenoj estas vere. Same kiel ILEI, per siaj landaj ekzamenaj komisionoj, certagrade konkurencas kontraŭ la landaj institutoj. Nur por la kroniko: tute ne estas certe ke okazos en Greziljono la anoncita lingvotestado.

C-ano Gbeglo demandis, kial la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito havas ses nivelojn (kiel en KEFR), dum la UEA-ekzameno havas nur tri. Neniu respondis al li. La respondo tamen estas simpla: UEA kopias la sistemon de ITK en Budapeŝto, kiu ne baziĝas sur KEFR. ITK, kiel hungara institucio, aplikas leĝon de la hungara ŝtato. Laŭ tiu leĝo, ekzistas nur tri niveloj, kaj nur post reformo de tiu leĝo eblus havi pli da niveloj.

C-ano Gbeglo demandis, ĉu la diplomoj donitaj de UEA estas en esperanto. Neniu trafe respondis. La vero estas, ke tiuj diplomoj estas en kvar lingvoj: hungara, angla, germana, franca; mankas esperanto. Kial? Ĉar ili estas hungaraj diplomoj, kaj UEA funkcias nur kiel eksterlanda giĉeto de ITK.

C-ano Gbeglo demandis, ĉu la diplomoj donitaj de UEA estas agnoskitaj de Eŭropa Unio. Neniu kuraĝas respondi ke ne. La plej fantazia respondas ke jes, ĉar diplomo agnoskita en EU-ŝtato validus ĉie en Eŭropa Unio. Duobla stultaĵo: unue, ĉar la diversaj membroŝtatoj eĉ por gravaj temoj ne konas reciprokecon -- imagu, ekzemple, ke ĉeĥoj bezonas (de post kelkaj monatoj) vizon por eniri Kanadon, dum por aliaj nacioj tio ne necesas. Due, ĉar Eŭropa Unio neniam okupiĝis pri KEFR kaj eĉ ne estas koncernata de lingvotestado entute. KEFR fontas el Konsilio de Eŭropo, tute alia internacia organizo.

C-ano Gbeglo demandis kion faras UEA en la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo. Neniu kuraĝis respondi, ke ĝi faras nenion. En la laborgrupoj, kie efektive oni produktas lingvotestajn novaĵojn, ekde 2006 esperanto estas reprezentata konstante nur de KCE, komisiita de la Esperanta Civito.

Kial la finvenkistoj ne respondas simple, trafe kaj sincere al Koffi Gbeglo?

[HeKo 470 3-A, 8 feb 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0563 s s