Esperanta Civito

Unua Civita lingvotesta sesio en Burundio

Inter la 6a kaj la 8a de marto okazos en Buĵumburo la unua lingvotesta sesio laŭ LTSEC en Burundio. Ekzamenos c-anoj Giorgio Silfer kaj Mushosi Birindwa: ĉi-lasta estas la sola rezidanta en Burundio kun C-diplomo laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

Kiel konate, LTSEC estas la sola ekzamena sistemo pri esperanto kiu aplikas ĉiujn ses nivelojn de KEFR, Komuna Eŭropa Framo de Referenco. La ekskluziva administranto de LTSEC estas Kultura Centro Esperantista ekde 2006, pro la direktivo Muhlemann, kiun ĉiu paktinta establo devas apliki, se ĝi volas organizi lingvoekzamenojn. Tia estas la kazo de la burundia paktinto SIPU, kies Afrika Esperanto-Instituto partneros al KCE en la baldaŭa lingvotesta sesio.

Lingvotestotaj estas ĉiuj aliĝintoj al la tria Afrika Esperantologia Semajno, kiuj intertempe kreskis nombre: aldoniĝis la makamba instruisto Patriko Manirakiza kaj du sinjorinoj, Prudencienne Mureranyongaa kaj Arlette Ineza. Krome estas akceptitaj ankaŭ kongolandano, Alphonse Waseka, kaj ruandano, Honoré Sebuhoro, sub la kondiĉo ke ili mem povu pagi sian vojaĝon. Pri kvar aliaj burundianoj pendas la demando, ĉu helpe de la surloka asistanto de prof. Giorgio Silfer ili povas atingi adekvatan lingvan nivelon por partopreni en AfrES 3.

Se ĉiuj sukcesos partopreni, entute la seminarianoj estos dudek unu, inkluzive de tri kongolandanoj kaj unu ruandano. Inter ili, du estas virinoj kaj dek kvin havas jam la esperantan civitanecon.

La tria Afrika Esperantologia Semajno estas, same kiel la dua, la feliĉa rezulto de la partnereco inter du paktintoj, SIPU kaj KCE. Ankaŭ la unua AfrES rezultis el la partnereco inter du paktintoj, TIETo kaj KCE. Esperantologiaj Semajnoj okazas nur en landoj kie eblas tiaj partnerecoj.

[HeKo 470 5-B, 11 feb 11]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0569 s s