Esperanta Civito

Administraj kostoj de la Kortumo

La 1an de oktobro 2010 TIETo ĉesis esti paktinta establo de la Esperanta Civito. Kvankam la afero jam estas klara kaj akceptita ĉe la Civitaj instancoj, neniom pagis TIETo. [La Esperanta] Civito neniom petis de ĝi. Eble mi komprenu, ke temas pri helpo al nepagipovaj landoj.

Kio sciindas, tio estas, ke la konto de TIETo ĉe la civita banko estas fermita. Certe estas aliaj aferoj, kiujn ne plu havos TIETo. Tiu ĉi preferas libere labori sen tiuj aferoj ol esti dependa kun ili.

Tute ne estis kaj neniam estos kverelo de TIETo kun la Esperanta Civito. Kunlaboro sur alia tereno tute eblas.
(Koffi Gbeglo)

La establo Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando, aliĝinta al la Pakto en 2004, laŭ ordinara proceduro sin turnis al la Kortumo en septembro 2010 por eliri el la Pakto. Konsekvence ĝi pagis unu speson pro la administraj kostoj de la Kortumo: tion kvitancis la Civita banko al TIETo, fermante ĝian konton je 31 decembro 2010, kaj ĝirante la restintan bonhavon al banko indikita de TIETo.

La tarifo por eliro el la Pakto estas indicita laŭ la kvar kontingentoj fiksitaj de la Monda Banko: unu speso en kategorio 4, du en 3, kvar en 2, ok en 1.

Se temas pri individuo kiu rezignas pri la civitaneco, la administraj kostoj de la Kortumo estas unu speso por rezidanto en lando de kategorio 1, spesoj 0,50 se en 2, spesoj 0,25 se en 3, spesoj 0,125 se en 4.

Ĉi-lasta egalas al nur dek svisaj frankoj, ĉar la speso estas arĝenta monero kiu valoras okdek svisajn frankojn. Ĝi estas la faciliga referenco por la tarifoj internaj al la Esperanta Civito.

[HeKo 471 5-C, 24 feb 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0576 s s