Esperanta Civito

Tria Afrika Esperantologia Semajno: partoprenontoj

Kultura Centro Esperantista kaj Societo Internacia por la Paco Universala organizas partnere la trian Afrikan Esperantologian Semajnon, en Buĵumburo, 5-8 marto 2011, sub la gvido de sen. prof. Giorgio Silfer.

Estas akceptitaj la sekvaj partoprenontoj: Jean Sacha Barikumitima, Mushosi Birindwa, Eric Ihuwitonda, Arlette Ineza, Lucien Kagina, Patriko Manirakiza, Martin Mbazumutima, Bonaventuro Minani, Prudencienne Mureranyongaa, Athanase Namutema, Frederiko Nimubona, Georges Nindorera, Oscar Nizigiyimana, Eric Nsabiyumva, Eric Nsengiyumva, Mbasha Raphael, Honoré Sebuhoro, Alphonse Waseka. Entute dek ok personoj, el kiuj du loĝas en Kongolando kaj unu en Ruando; dek el ili havas la esperantan civitanecon.

La partoprenantaro povas kreski al dudek du, se la asistanto de prof. Silfer, c-ano Birindwa, atestos la paralelan lingvan preparon de kvar aliĝpetintoj kun ne sufiĉa lingva nivelo.

Dum la tria AfrES okazos la unua burundia sesio de lingvotestado por akiri la Civitan diplomon.

[HeKo 472 4-B, 2 mar 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0481 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0911 s s