Esperanta Civito

Civito de Paco ekis en Burundio


Laŭ projekto Amahoro iniciatita de SIPU, peresperanta societo aliĝinta al la Pakto, hieraŭ estis metita la unua ŝtono de la Civito de Paco en Njanzo, fare de ministro reprezentanto de la Prezidento de Burundio kaj de la Konsulo de la Esperanta Civito.

La solena ceremonio okazis parte sur la teritorio de Amahoro mem parte en aŭlo de loka hotelo, ambaŭkaze kun admirinda panoramo al la Tanganika lago. La ĉeestantaj aŭtoritatoj ĉirkaŭpromenis la terenon, kie kamparanoj (sen permeso de la ŝtato, kiu posedas la agrojn) de kelkaj jaroj kultivas maniokon kaj oleopalmojn. En la aŭlo de Njanzo kuniĝis pli ol cent personoj, plejparte esperantistoj el la tuta lando, ankaŭ el Kongolando kaj Tanzanio. La festparolado de la Konsulo aperos en "Heroldo de Esperanto".

Antaŭe, ĉe la tondo de la rubando, c-ano Giorgio Silfer mallonge parolis, dankante la ministron, la lokan deputitinon, la urbestron kaj la ceterajn aŭtoritatojn per ĉi tiuj vortoj: "Hodiaŭ ni metas du brikojn: unu fizikan, la alian spiritan. La dua briko estas la plena vortaro de esperanto, kiun mi donacas al la esperanto-komunumo de Njanzo". La oratoro, interpretata al la runda lingvo fare de c-ano Martin Mbazumutima, prezidanto de la Projekta Konsilio, tiel daŭrigis:

"Kial vortaro? Ĉar ĝi estas simbolo, same kiel la unua ŝtono. Simbolo, same kiel simpatio, estas vorto el la greka, kaj ĝi signifas unuigilon. Ĝia kontraŭo estas diablo. Foje du saĝuloj venis al Burundio, kaj la diablo ilin embuskis. Ili sciis ke la diablo tentos ilin, sed ili ne timis, ĉar sufiĉis citi frazon el sankta libro (estu la Biblio aŭ la Korano) por fuĝigi lin. Tamen la diablo estis tre ruza, kaj ĉi-foje li aranĝis, ke la saĝuloj perdu la memoron pri sia librokono. Tial, kiam la diablo aperis subite, same subite la pli aĝa el la du majstroj konstatis ke li forgesis ĉion el la sankta libro. Li turnis sin al la kolego, sed tiu ne povis helpi, ĉar ankaŭ li forgesis ĉion. Preskaŭ senespere, la saĝulo pensis diri laŭte la tutan alfabeton. Kaj tiam la diablo malaperis. Ja en la alfabeto estas ĉiuj vortoj, do ankaŭ la sankta libro. Ĉi tiu vortaro de esperanto ne ekzistus sen la alfabeto. Kaj la fondata Civito de Amahoro ne ekzistos sen kleriĝo kaj klereco: tial mi donacas la plenan vortaron", konkludis la Konsulo.

[HeKo 472 8-C, 5 mar 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0461 s s 
  Total: 0.0607 s s