Esperanta Civito

Bunta aŭgusta numero de "Literatura Foiro"

La aŭgusta numero 222 de revuo "Literatura Foiro" estas tre riĉa je tekstoj, aŭtoroj kaj temoj.

Uvertura poemo de Ivaniĉka Maĝarova, rondeloj de Jaroslav Krolupper, porinfanaj poemoj de Elena Popova, rakontoj de Julian Modest kaj Manuel de Seabra, humura rakonto de Leif Nordenstorm estas en la rubrikoj pri originala esperanta literaturo. Hu Guozhu memorigas pri Armand Su, kiu estus nun 70-jara.

Oni legas intervjuon kun Ulrich Becker, kies libro "Ĉiuj dioj estas for. Novjorkaj poemoj" gajnis la premion "La Verko de la Jaro 2005". Apude la nova regularo de la PEN-premio "La Verko de la Jaro".

Marton Fejes esploras ĉu estis Esperanto-lando en Francjozefaj insuloj. La redakcio notas ke la nura vizitinto de la Francjozefaj insuloj, kiu havis ligon al nia lingvo, estis Fridtjof Nansen, fakte gvidanto de ekspedicio tien. Bertil Nilsson partoprenas en la debato pri la historiografio de Esperantio post la falo de la Berlina muro, kien intervenis Giorgio Silfer, Carlo Minnaja kaj Lu Wunsch-Rolshoven en LF 221. Miroslav Malovec eniras la diskuton pri la altrudo de etnolingvaj signifoj al esperanto-vortoj.

En la numero oni legos ankoraŭ de Elfriede Jelinek pri la esprimlibero kaj la kazo Peter Handke, de Isak Pasi pri la decido de Ferdosi ne akcepti mil arĝentajn monerojn pro la kreo de "Shah-name", de Radoslaw Nowakowski pri la teoriado.

En la rubriko pri traduka literaturo Constantin Dominte prezentas kvar rumanajn poetojn kun kvar ties verkoj pri la versarto. Perla Martinelli recenzas la libron "Eduku geniulon" de Laszlo Polgar. Yamasaki Seiko kontribuas al la azia temo de la numero, kongrue kun la kovropaĝo. Armando Zecchin daŭrigas la debaton pri kiuj estis la du rabistoj kune kun Jesuo sur Golgoto.

En 2006 estas la 37a jarkolekto de "Literatura Foiro". La revuon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Ĝi estas organo de la Esperanta PEN-Centro. Ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), retadreso . Perantoj en 38 landoj. Internacia abontarifo 33 EUR, aervoja suplemento 8 EUR. Rabatoj por Esperantaj Civitanoj en Orienta Eŭropo, Afriko kaj Latin-Ameriko. Provekzempleron petu de la administrejo: CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando).

[HeKo 309 4-B, 8 sep 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0220 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0634 s s