Esperanta Civito

Silfer instruos en la Internacia Junulara Festivalo

Laŭ invito de la organiza komitato, prof. Giorgio Silfer instruos al progresantoj dum la Internacia Junulara Festivalo, en Italio (20-26 aprilo 2011). La studgrupo lernos kiel solvi, aŭ almenaŭ eviti, la plej tiklajn problemojn en la esperanto-gramatiko.

Kiam uzi (la) artikolon? Ĉu transitiva aŭ netransitiva verbo? Kiel parkeri la korelativajn vortojn? Kiel orientiĝi pri la akuzativo? Kiam necesas SH en implikita S (imposto aŭ impoŝto?) aŭ prosteza E (studi, skani ktp tamen ne speri, sed Esperi)? kaj tiel plu (sed ne multe pli). La partoprenantoj ricevos ankaŭ la libron "Falsaj amikoj en esperanto", donacitan de Kultura Centro Esperantista en Svislando, kiu kunordigas la lingvotestadon laŭ ĉiuj ses niveloj de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco: ideala rimedo por eviti leksikajn erarojn ĉe latinidlingvano.

La studgrupoo (entute ses horoj) celos precipe denaskajn latinidlingvanojn, sed ankaŭ neitaloj aŭ nefrancoj estos bonvenaj, kaj povos lerni multon. Ĝenerale, vi povos ankaŭ plibonigi vian prononcadon kaj vian komprenon pri la funda strukturo de esperanto: ekzemple, ĉu vi sciis ke niaj latinaj substantivoj devenas el la latina nominativo, kaj ne el la akuzativo, male al latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj (do nacio kaj ne naciono, paralele al
nazione, nation, nación ktp), kaj ke tio influas la tutan strukturon de esperanto?

Giorgio Silfer, doktoro pri modernaj lingvoj kaj pri beletristiko, estas konata esperantologo kaj verkisto. Profesia instruisto, li delonge rezignis pri instruado, escepte de esperanto, senpage kaj al tiuj kiujn li mem akceptas -- ekzemple al Afrikanoj kaj nun al ĉiuj IJF-anoj kiuj tion deziras.

(fonto: festivala kajero)

[HeKo 474 5-A, 22 mar 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0178 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0594 s s