Esperanta Civito

La mediteraneaj revolucioj kaj Eŭropo

La revolucioj en la islamaj landoj, speciale tiuj ĉe la Mediteraneo, estas ŝanĝantaj la geopolitikajn ekvilibrojn en Eŭropo, speciale en Eŭropa Unio. La plej grava konsekvenco estas la ĉeso de la akso Parizo-Berlino, kiu karakterizis la lastajn dudek jarojn. Des pli rimarkinde, ĉar kaj en Francio kaj en Germanio la registaroj estas politike homologaj: ambaŭ principe dekstremaj.

La Francio de Sarkozy estas engaĝita en ambicia projekto de kuplado inter nordo kaj sudo, laŭ la mediteraneaj bordoj. La Germanio de Merkel kaj Westerwelle orientiĝas alidirekten, daŭre ludante sur la okcidenta ŝaktabulo.

La pozicio de Berlino radikale (mis)evoluis, ekde la epoko kiam ĝia ministro pri eksteraj aferoj nomiĝis Joshka Fischer (1998-2005). La verdulo rajtigis la germanan partoprenon en la NATO-operacoj en Bosnio kaj Kosovo, por haltigi la tieajn masakrojn. Hodiaŭ li difinas la dekroĉiĝon de sia ŝtato el la libia krizo "skandala", kaj la mankon de solidareco kun la okcidentaj aliancanoj "absurda farso".

Se la elektojn de la unuopaj registaroj influas la konsideroj pri la ekonomia kaj politika konveno por la propra ŝtato, la diverĝon de Germanio el siaj tradiciaj aliancanoj povas almenaŭ klarigi (se ne eĉ pravigi) malsama analizo pri la evoluo de la nunaj revolucioj. Alivorte, unuj kredas, aliaj ne kredas en ili; unuj prognozas ilian sukceson, aliaj vetus je la venko de Gadafi aŭ la rezisto de la aŭtokratoj. Kaj precipe, por unuj la mutacio estas bonvena, dum aliaj restas, en la pli bona kazo, indiferentaj.

En tiu ĉi misharmonia koncerto aparte grincas la UN-violono. Se la taskon de ĝendarmo de la mondo ne plenumus NATO, sed Unuiĝintaj Nacioj mem, estus malpli facile (por ĉiu, ne nur por Germanio aŭ Rusio aŭ Popola Ĉinio) cedi al la tento sekvi la propran raŭton.

La esperantlingva inteligencio havas kun UN (kaj pli frue, kun Ligo de Nacioj) rilaton de amo-malamo kiun bone priskribis Edmond Privat, interalie en sia ege interesa verko "Federala sperto". Estas trista la sorto de tiuj, kiuj ne povas eviti kritikadon al subjekto, tamen ne anstataŭebla kaj eĉ fortigenda.

Des pli ke nia historio mem spertis la morton de vasta movado celanta mondfederismon (Universala Ligo), kaj kontraŭe la (preter)vivon de same vasta movado defendanta nur forlasitajn tranĉeojn, de Frostavallen ĝis Prago.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 474 8-A, 23 mar 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0606 s s