Esperanta Civito

Gary Mickle misinforme pri informado

Komentariante ies iniciaton, Gary Mickle skribis: "Kiam mi rigardas la informadajn klopodojn de unuopuloj kaj grupoj, mi vidas, ke ili tendencas graviti al kelkaj koncepte tre disaj polusoj. Ekzemple, al la finvenkisma, kiu parolas pri utiloj por la tuta homaro post esperata tutmonda enkonduko de la lingvo. Aŭ­ al la utilisma, kiu parolas pri manieroj, per kiuj la lingvo aktuale utilas al tiuj, kiuj lernis ĝin. Aŭ­ al socia-politika, kiu parolas pri historiaj kaj nuntempaj tuŝpunktoj inter Esperantaj temoj kaj pli larĝaj sociaj, politikaj, filozofiaj temoj. Plia diseco troviĝas inter informstiloj, en kiuj abundas blufoj kaj troigoj, kaj pli veremaj. Pro tio mi scivolas, ĉu la unuaj aktivuloj de Esperanto Internacia jam decidis, kiel ili rilatigos sin al la diversaj informstiloj."

Gary Mickle evidente forgesis la raŭmisman, aŭ li supozis ke ĝi situas ene de unu el la tri de li indikitaj. La esencaj gvidlinioj por raŭmisma informado situas en la Konkludoj de Segedo (1988), precipe la unua parto.

Apartan emfazon meritas kaj la celo de la informado kaj la celata publiko. La strategia celo de la finvenkistoj (en UEA kiel en SAT) kondensiĝas en la slogano "ju pli ni estas, des pli ni povas premi". La strategia celo de la raŭmistoj referencas al la slogano "ju pli ni estas, des pli ni povas vivi nian vivostilon". Taktike, la unua celo kondukas al desuprismo: informadi ĉe la registaroj, ĉe EU, ĉe UN, por ke nia lingvo estu enkondukita de supre tra la lernejoj. Tiu strategio kaj tiu taktiko kongruas kun piramida koncepto pri Esperantio. La tuto estis disvolvita ĝis plej alta grado fare de Ivo Lapenna, kaj ĝis nun aktualas, ĉe UEA same kiel ĉe SAT. En ĉi-lasta kun la vehikla varianto, nome la supozo ke la celata publiko estu la proletaro, aŭ la maldekstrularo, tra kies "fina venko" alveni al nia "fina venko". En tiu direkto esperanto estas ĝenerale prezentata nur kiel helplingvo.

La raŭmistoj insistas, dum sia informado, ke esperanto estas kulturlingvo. Tio signifas ke neniu talenta informisto povas permesi al si nescion pri nia originala kulturo, ĉar tio egalas proponi produkton aŭ servon ne konante ĝin. Kaj se per esperanto oni efektive identigas homan kolektivon, necesas informi ankaŭ pri ĝi; same kiel, ekzemple, informante pri la sveda oni prezentas ne nur la lingvon, sed ankaŭ la koncernan popolon kaj ĝian kulturon.

[HeKo 474 9-A, 24 mar 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0568 s s