Esperanta Civito

La recepto de Schäffer: nek membroj nek dungitoj

Laŭ kalkulo de la germana komitatano Martin Schäffer, ĉiu nova membro alportas deficiton al Universala Esperanto-Asocio. Surbaze de la buĝeto 2010 li deduktas ke la membroj mezume kostas po 60,- eŭroj. Sed mezume UEA enspezas nur po ĉ. 39,- ! Por ekvilibrigi la spezkalkulon, UEA utiligas interezojn, donacojn, subtenajn kotizojn. La konkludo de s-ro Schäffer estas kurioza: prefere UEA ne havu membrojn, tial ĝi eĉ ne bezonus administrantojn kaj entute ne necesus liveri superfluajn servojn.

Efektive la Schäffer-recepto egalas al preskribo de eŭtanazio por nekuracebla malsanulo. En 1995, kiam Hans Bakker estis estrarano, li preskribis nur drastan dieton: maldungi duonon de la Centra Oficistaro. Tiam la tuta burokrata aparato minacis blokan eksiĝon, sed la Estraro (nome la dunginto) ne kaptis la ŝancon... kaj preferis mem retiriĝi!

La malmultiĝo de la dungitaro estas neevitebla paŝo en establo kun financa krizo. Tion instruas jam la agonio de SAT, kiu streĉe kondukis sian unusolan salajraton al la pensia aĝo, por tuj poste forigi la laborpostenon. En la kazo de UEA eble sufiĉus deloĝigo: CO en Brazilo, Hindio aŭ Togolando kostus multe malpli ol en Nederlando. Des pli ke ne necesus kontrakti laŭ la sindikataj normoj de la malnova Eŭropo.

La plej miriga en la administrado de UEA ne estas la paradokso Schäffer, kaj eĉ ne la paradokso Fighiera. Ĉi-lasta (kiu per "Heroldo de Esperanto" bataladis kontraŭ UEA ne nur dum Lapenna, sed ankaŭ post Lapenna, kaj mem eksiĝis proteste de la estraro post apenaŭ ses monatoj, en la 1990aj) kutimas aserti ke en ĉiu internacia neregistara organizo duonon de la buĝeto formanĝas la salajroj (en UEA estas jam pli ol duono); sed en tiu duono, 50 procentoj estas la kostoj de la multlingvismo, pro kiu UEA ne suferas. Konkludo de Fighiera: ni tro pagas al Buller kaj kompanio (al kio Buller replikis, ne tute malprave, ke kun Fighiera ne eblas rezonadi).

Nu, prefere hirunda volontulo ol hiruda salajrato; sed la plej miriga ĉe UEA estas alio. Posedante milionojn, havante kontaktojn kun meza kaj orienta Eŭropo, UEA ne investis en tieaj nemoveblaĵoj. Domo aĉetita en Prago, Bratislavo aŭ Budapeŝto komence de la ekonomia mutacio estas nun multoble pli kosta. Kaj kion proprietas UEA? Domon en Roterdamo kaj nerentumeblan terenon en suda Francio. La Esperanta Civito fartas jam pli bone, laŭ kapitalo en nemoveblaĵoj.

Kiu portas la respondecon pri tiu (mal)mirindaĵo? La generacio de Tyresö (kiu estris en la 1990aj) kaj la tiamaj ĝeneralaj direktoroj -- des pli ke ĉi-lastaj konis la situacion en la mutaciantaj landoj. Danke al ili, sian vagonaron en Eŭropo UEA maltrafis en la 1990aj. Restas la ŝanco en aliaj kontinentoj; sed Afriko estas jam perdita por UEA (historie, danke al la (eks)burokratoj de UEA malantaŭ "Libera Folio").

[HeKo 476 8-A, 10 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0551 s s