Esperanta Civito

Pesimismo sen frustracio en La Kvinpetalo

Rekorde malmultenombra estis la hodiaŭa Asembleo de Societo Yvonne Martinot, posedanta la staĝejon "La Kvinpetalo" en Bureso, Francio. Kutime ĉeestas dudeko da membroj, sed ĉi-foje nur dek tri (sume 53 reprezentitaj voĉoj).  En pli frua epoko, kiam laŭstatute La Kvinpetalo estis la internacia staĝejo de LF-koop, partoprenis inter kvardek kaj kvindek.

La etoso ne estis tamen frustracia, kvankam ŝvebis pesimismo, pro la financoj de la kulturcentro kaj ĝiaj perspektivoj. Simile al Greziljono, ĝi ne estas sufiĉe rentuma, per nur kelkaj staĝoj jare (entute kvar el ses planitaj en 2010). Fakte la nuna administrantaro, malgraŭ bonvola sindonemo, ne sukcesas utiligi la domojn dum preskaŭ 90% de la jaro, ekzemple luigante al privatuloj. Escepto estis la disponigo de La Rozejo al la filo/nepo de eksaj SYM-estrinoj, kiu kontraŭ la utiligo de la lokaloj (sed kun financa helpo de SYM por aĉeti la necesajn materialojn) mem flegas la domon venditan de Serge Sire, kaj de ĉi tiu lasitan en tre malbona stato, post ties katastrofa periodo.

Aldone, la vilaĝo iom senpopoliĝas: probable la elementa lernejo estos baldaŭ fermita, tiel ke s-ro Yasuo Hori, atendata por prelego en aŭtuno ĝuste en tiu lernejo, verŝajne ne plu trovos la lernejon mem. Inter la negativaj elementoj estas menciinde (tial ke hazarde oni atendas japanan gaston) ke La Kvinpetalo situas je nur kelkaj kilometroj de atomcentralo...

Forta malkontento pro la lastatempa evoluo montriĝis en tri voĉoj kontraŭ la raportoj, kaj en la distribuo de la voĉoj por la triona renovigo de la Komitato. Vito Markov ne rekandidatiĝis al la Komitato, kvankam familio Markov restas inter la aktivaj, kune kun la paro Moon-Nourmont kaj Bernard Lagrange, nuna kasisto; ĉi-lasta estis reelektita kun tre multaj voĉoj, dum la eliranta komitatano Yannick Dumoulin ricevis rekonfirmon, sed kun malmultaj voĉoj, kompare kun la kutimo kaj la nombro da kandidatoj (tri por tri postenoj). La tria elektito estas Lucette Echappé, el Nantes, ankaŭ aktiva ĉe kastelo Greziljono.

Pri la kastelo mem estas sciinde, ke la problemo kun la Komerca Registro ŝajnas parte solvita. Restas tamen la postulo kongruigi ĝian statuton kun la franca leĝo.

En La Kvinpetalo (nome en propra domo ĉe la komuna korto) daŭre vivas f-ino Suzanne Bourot, kiu tamen de kelkaj jaroj ne plu membras en SYM kaj konsekvence ne plu aperas ĉe la asembleoj. La sola el la kunfondintoj kiu daŭre membras en SYM estas Giorgio Silfer; de post 1998 li partoprenas la asembleon nur per delego.

[HeKo 476 9-A, 10 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0553 s s