Esperanta Civito

Tri kandidatlistoj por la Senato

La Vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Ljubomir Trifonchovski, informas ke tri kandidatlistoj estis regule liveritaj ĝis la hodiaŭa limdato, por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj ekde novembro 2006, kun ĝenerala skrutinio la 15an de decembro 2006 en ok balotejoj (ses en Eŭropo, po unu en Togolando kaj Venezuelo). Jen la profilo de la tri listoj.

Por la Ruĝa Listo (simbolo: globuso kun serpo kaj martelo; slogano: "Por Civito fondita sur la laboristaro") la ĉefkandidatoj estas la elirantaj gesenatanoj de la Ruĝa grupo: Dieter Rooke (Germanio/Svislando) kaj Mayra Núñez Hernández (Kubo/Italio). La kandidatoj estas entute ok (ses novaj personoj), el kvar kontinentoj (inkluzive de aziano); unu virino kaj sep viroj.

Por la Verda Listo (simbolo: arbo kun videblaj radikoj kaj vasta frondaro; slogano: "De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito") la ĉefkandidatoj estas gec-anoj Giorgio Silfer (kortumano) kaj Marie-France Conde Rey (verda senatanino, Vickonsulino pri edukado). La Verdanoj rekandidatigas la nunajn Konsulon, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, kaj unuan Vickonsulon, Ljubomir Trifonĉovski. Ili rekandidatigas ankaŭ Judit Felszeghy, Anatolon Gonĉarov, Ivaniĉka Maĝarova, Perla Martinelli, Bertil Nilsson, Marco Picasso. Entute la kandidatoj estas dek naŭ (la maksimumo ebla), el tri kontinentoj, kun dek novaj vizaĝoj; apud la konsula kandidato, naŭ estas viroj kaj naŭ virinoj.

Por la Blanka Listo (simbolo: prakristana fiŝo; slogano: "Civito bezonas kaj Popolon kaj Dion") la ĉefkandidatoj estas la elirantaj senataninoj de la Blanka grupo: Nelly Holevitch (Bulgario/Nederlando) kaj Anna Lászay (Hungario). La kandidatoj estas entute ok (inkluzive de sen. Tiziana Rogora, eksverdano), el du kontinentoj, kun kvin novaj vizaĝoj, kaj plejmulte virinoj: kvin el ok.

La ne reproponitaj parlamentanoj estas A. Beltramini, L. Ligeza, A. Montagner, V. Oŝlak, J. S. Skorupski.

La hodiaŭa Senato konsistas el 11 Verdanoj plus 3 Ruĝanoj (majoritato) kaj 5 Blankanoj (opozicio). Detaloj pri ĉiuj kandidatoj (entute 35 por 19 postenoj) kaj pri la programoj de la tri listoj aperos en la numero 14:2006 de "Heroldo de Esperanto", numero komplete luita de la Civito. La balotkampanjo oficiale ekos la 1an de oktobro en la diskutlisto Portiko.

[HeKo 309 7-C, 16 sep 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0687 s s 
  Total: 0.0843 s s