Esperanta Civito

La unua etapo en la proceduro de arbitracio

En la Esperanta Civito eblas solvi konfliktojn inter paktintoj, aŭ inter gecivitanoj, aŭ inter establo kaj civitan(in)o pere de arbitracio. La arbitracio estas procedo enkondukita jam de la Pakto en 1998 (art. 6 kaj sekvaj) kaj preskribita de la Konstitucio en 2001 (art. 21 kaj sekvaj).

Estas atentinde ke la arbitracia instanco, nome la Kortumo, retenas ĉe si la arbitracion inter kolektivoj, sed povas delegi tiun pri la ceteraj konfliktoj al lokaj aŭ fakaj kortumoj. Pro la ĝisnuna manko de konfliktoj, ne aktualas la kreo de tiaj kortumoj. Sekve la tuta justica povo restas koncentrita ĉe la Kortumo.

En la proceduro de arbitracio la unua etapo estas la difino pri la riceveblo. Ne ĉiu plendo aŭ peto de arbitracio estas ricevebla. Pri la riceveblo sufiĉas la decido de la aktisto, kiu kompreneble devas argumenti reference al preciza normo. Nature, la plendinto(j) rajtas protesti kontraŭ la eventuala deklaro de nericeveblo: la aktisto ne estas kortumano, kaj lia decido estas ĉiam apelaciebla.

Ekzemple, la peto ne estas ricevebla ĉar unu el la koncernatoj ne membras en la Pakto aŭ ne havas la esperantan civitanecon. Tio tamen ne egalas al senkulpigo aŭ al preskripto. Simple, la aktisto malfermas dosieron, registras la kazon kaj arkivas ĝin, "ad futuram memoriam". Similaj kazoj estis uzurpa delikto ĉe Ipernity kaj molesta delikto en Berno. En la unua oni eĉ ne liveris la plendon, en la dua la plendo estis liverita, kaj deklarita kiel nericevebla. Tamen la aktisto, surbaze de la ricevita denunco kaj de aliaj elementoj, komunikis "cavendum" al la Registro: se la nomo de la koncernato hazarde trafus la matrikuliston, ĉi tiu scius ke ne estas eble koncedi la civitanecon, sen antaŭa konsulto de la Kortumo.

Lastatempe, la unuan fojon, estis kazo de enfiltriĝo. Psike nestabila persono sukcesis akiri la esperantan civitanecon, kaŝante ian "ministrecon". Dum kelkaj semajnoj tiu persono havis ĉiun civitanan rajton, bedaŭrinde kun stranga konduto: interalie faris iun ŝtelon. Kiam la plendo pro tiu ŝtelo estis liverita al la Kortumo, la aktisto rimarkis la "ministrecon" de la koncernato, kaj demandis al la establo kiu garantiis okaze de la civitaniĝo, ĉu ĝi sciis pri la fakto kaj do akceptas la kuratelon, konforme al la Civita leĝo, aprobita en 2008. Ricevinte negativan respondon, la aktisto signalis la fakton al la Registra Instanco, por ke la civitaniĝo estu tuj nuligita. Sekve la aktisto deklaris la plendon ne ricevebla, kaj invitis la denuncinton sin turni al la ordinara justico.

Ĉu tio signifas ke eksa civitano evitas arbitracion? Ne, ĉar delikto ne preskriptiĝas pro la perdo de la civitaneco: ĝi okazis dum la civitaneco, sekve la arbitracio estas farebla; eĉ aldoniĝus plia akuzo -- tiu de trompo (pro la kaŝita "ministreco"). Sed pro la rifuzo de kuratelo, la dosiero estas pormomente arkivita.

[HeKo 478 2-C, 18 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0575 s s