Esperanta Civito

UEA estas plene en la fazo 5

La baldaŭ dudekjara batalado (kun kelkaj paŭzoj kaj eĉ unu armistico, en 2004) inter la burokrata aparato kaj la "politika" gvidantaro de Universala Esperanto-Asocio plene atingis sian fazon 5.

Se unuflanke estas klara la fronto de la bulleristoj (kaj kamaĉistoj: sufiĉas legi la nomojn de la Buller-apogantoj), aliflanke la situacio aspektas iom komplike: la Estraro (nomumita de Renato Corsetti) ludas kaŝe-kuŝe, inter la (jam senserpa: ne ĉiu komunisto fieras pri sia pasinteco de partia oficisto) martelo de la ĝenerala direktoro kaj la amboso de interna opozicio. Ĉi-lasta enhavas parton de la Komitato (inkluzive de Corsetti mem), kie tamen la plejmulto ne interesiĝas pri la afero aŭ, kiel iu eksestrarano el Patagonio, volas al dio plaĉi sed sur diablon ne kraĉi.

La plej evidenta (kvankam ne plej grava) batalo de la fazo 5 koncernas peonon sur la ŝaktabulo, nome redaktoron Stano Marĉek. Pri la slovako (akuzita pri malkompetenta redaktoreco ekde kiam li fariĝis tro fama kiel lernolibra verkisto...) daŭras la kritika hajlado de la bulleristoj-kamaĉistoj, dum aliloke aperas objektiva takso. Ĉiukaze, por la burokrata aparato Marĉek kulpas jam pro la UEA-membrokrizo: indus almenaŭ klarigi, kiu kaj kiel redaktis la organon en 2004-06, kiam la membrokvanto kreskis, kompare kun 2002-03...

De la bulleristoj alvenas tiaj sagoj: "La aŭtoritateca papo de Esperantujo, kiu el Romo severe kontrolas ‘urbi et orbe’ [sic] la laŭinstruitecon de tio kion la E-ŝafoj faru tra la mondo, permesis al si frapi la redaktoron de Libera Folio per akra “leciono” pri profesia etiko. Per la jena reagaĉo – cetere, tipe korsetisma – Corsetti tuj senrajtigis la seriozan analizon pri unu el la lamaj aspektoj de la revuo de UEA: “vi daŭrigas vian batalon kontraŭ la revuo anstataŭ okupiĝi pri la seriozaj problemoj de la movado. Tio estas via rajto, se vi faras ĝin je via nomo, sed bonvolu ne uzi la taksojn de anonimuloj kaj ĉefe ne nomu tion ĵurnalismo”. Laŭ kutima sinteno ĉe li, Corsetti arogas nur al si la rajton difini tion kion oni konsideru movada problemo kaj kion ne, spite la oftajn, diversflankajn esprimojn de zorgo kaj maltrankvilo pri la multaj mankoj de la ĉefa organo de UEA. Lastatempe Corsetti ofte disŝiras siajn vestojn je la nomo de urĝa renovigo, ĝisdatigo, ktp, de UEA, sed per sia blinda neniigo de atentindaj kritikoj al la maltaŭga amatoreco de la nuna redaktado, li malkoheras ekz. al la 1-a agaddirekto de la Strategia Laborplano de UEA 2001-2010 kiun li mem verkis (sed neniu priatentis), t.e. profesiiĝo. Ke genia ideo tia, kia Esperanto tamen havas siajn kompatindan sorton kaj apenaŭan ekziston submetitajn al la obstina miopeco kaj mirinda ununeŭroneco de homoj kiel Corsetti estas vere priplorinda tragedio."

Malpli kurare venena, sed ne malpli akre penetra el la cerbatano de Martin Schäffer: "Multe pli miriga estas la respondo de Osmo Buller pri la lasta demando de Libera Folio. Nek en LibFol, nek en la komitata listo aŭ­ la listo uea-membroj aperis iuj ĝeneralaj postuloj pri maldungoj. Oni diskutis ĝenerale pri la estonteco de la asocio. Tiuj diskutoj ekestis post la mesaĝo de Osmo pri la membro-falo, do en tempo, kiam li jam povintus reagi. En LibFol aperis anonima opiniesprimo de dungito de la CO (en kiu oni cetere akre atakis al Renato kaj min), kiu volis semi la impreson, ke la estraro diskutus maldungojn. Barbara Pietrzak samtage dementis. Mi ne opinias tiujn komentojn de Osmo kaj de la anonima oficisto taŭ­gaj, ĉar ili kaÅ­zas maltrankvilon kaj timojn en la dungitaro. Eĉ malpli taŭ­ge estis la komento pri la forfalo de la posteno de la direktoro de la CO post la Zagreba krizo. Oni nur povas danki al la tiama estraro ke oni faris tiun decidon, Ĉar alikaze en la 10-jara periodo, UEA plej verŝajne havus deficiton de ĉirkaŭ­ 400.000 eŭroj!!! Tute ekster la diskuto kaj ekster la imago!!!"

Nu, kaj al tiu asocio oni volus asigni la Nobel-premion pri paco? Kaj ĝi estus "la reprezenta de la esperanta popolo", kiel skribis Zlatko Tiŝljar?

[HeKo 478 9-A, 28 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0570 s s