Esperanta Civito

Buller direktoros pliajn kvar jarojn

Okaze de la Laborista Festotago s-ro Osmo Buller anoncis publike sian fieron pro la salajrata membreco en la finna komunista partio (Popoldemokrata Ligo) dum la Andropov-jaroj. Por sia anonco li elektis la retgazeton de s-ro Kalle Kniivilä, mem korespondanto de la periodaĵo de la sama partio, el Moskvo dum la krepusko de Sovetunio.

Ekskamarado Buller tamen ne volis respondi al la demando de leganto, ĉu li apogis la sovetan invadon de Afganio, dum la jaroj kiam li estis partia funkciulo: "Kiel oficisto de neŭtrala asocio mi devas gardi min kontraŭ ĉiu tento diri ion pri politikaj temoj. Eĉ se eblus respondi, kiel al via demando, per "jes" aŭ "ne", mi diros nenion ĝis mia emeritiĝo."

El tiu respondorifuzo oni deduktas ke lia laborkontrakto kun UEA, ĉesinta en 2008 kaj silente daŭranta pro nenia formala anonco pri la posteno, malgraŭ protestoj tiurilate, povus daŭri ĝis 2015. Kaj ĉar "kiam la partio mendis ankaŭ de mi studon pri la temo "Kion fari?", mi konsilis malfondi ĝin", oni ankaŭ hipotezas kion Buller povus proponi por la estonteco de sia panodona Asocio, atinginte la emeritiĝon. 

"Ankaŭ en la ĉi-jara Unua de Majo mi varme rememoros pri la idealismo kaj solidareco de miaj gekamaradoj inter amaso da [sampartiaj] kovarduloj kaj moralaj ruinoj" konkludas ekskamarado Buller. Se konsideri kiom malmulte li aktivis por esperanto en la 1970aj, kaj kiom da jaroj li pasigis kiel salajrata komunisto aŭ salajrata esperantisto, oni rajtas konstati ke malofte en sia vivo li estis idealisto je sia propra kosto.

Sinceran bondeziron al la klasbatalaj idealistoj je sia propra kosto.

[HeKo 479 6-A, 1 maj 11]

Sen. Dieter Rooke komentarias:
Ĵus mi legis en Heko pri la kampanjo kontraŭ O. Buller. La paĝo indikita estas en la angla, kaj laŭ mia informo jam kelkaj esperantistoj plendis ke ĝi ne funkcias.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0675 s s 
  Total: 0.0821 s s