Esperanta Civito

Finvenkismo kondukas al la fina malvenko

[...]
Dum la lasta jardeko fariĝis konstateble akuta la krizo de la finvenkismo, inkluzive de ĝia lasta formulo, la Praga. La krizo de la finvenkismo kuntrenas al longa agonio tiujn asociojn kiuj plej referencas al ĝi: ju pli ili finvenkismas, des pli ili malsanas. Ĉi tiu estas la kerna klarigo de la krizo: propekaj kaproj, ĝeneralaj kiel interreto kaj specifaj kiel la redaktoro de asocia organo, estas nur elsvingaĵoj for de la realo.

Kompreneble la kvalito de la homoj influas al la krizo, bremsante aŭ akcelante ĝin: sufiĉas rimarki la diferencon inter la prezidado de Yves Peyraut kaj tiu de Jakvo Schram, kaze de SAT. Sed la sinkado de la finvenkismaj boatoj, inkluzive de admiralaj ŝipoj, estas neevitebla. Simple la finvenkismo (kiu ne estas ideologio, sed pensmaniero) ne havas pozitivan efikon en la dua jarcento de esperanto.

Ĉu oni evitus la ŝippereon, se oni "raŭmigus" tiujn asociojn? Tio dependas de kiom da akvo jam eniris la holdon. Metafore, tio signifas interalie ĝis kioma grado la aktivuloj de la koncerna asocio pretas respekti unu la alian, kaj dece rilati al la eksteruloj. La sputoj kaj disputoj en kaj el UEA pruvas, ke verŝajne tie oni subpasis la savosojlon: la nivelon ne plu diktas personoj kiel Humphrey Tonkin aŭ Kep Enderby, sed uloj kiel Ian Fantom kaj Andy Künzli. En tiu senco interreto jes ja negative efikis al la kunteniĝo de la asocio, sed ne ĉar ĝi igas superflua la asociemon: simple ĝi demonstras ke pri ne alloga asocio temas. La asociemo, pli ĝuste la (mikro)sociemo, daŭre ekzistas, ĉar la homo ne multe ŝanĝiĝis de post Aristotelo: ĝi ja estas sociema animalo, kvankam agresema, se misedukita. Nur se la agresemo draste superas la sociemon, la homo deturniĝas de la koncerna medio. Kaj tio estas pli kaj pli la kazo de la finvenkismaj medioj.

Ekzistas plia elemento kiu handikapas UEAn, kompare kun SAT: ĝia pretendata universaleco. SAT iluzias esti laborista asocio kaj plu reprezenti la laboristan movadon: ĝi ne ambicias reprezenti la tutan esperantistaron. Se la laborista movado (almenaŭ en la SAT-koncepto pri ĝi) mortas, estas akcepteble ke ankaŭ SAT mortas. Tial la agonio de SAT, kvankam longa kaj ne sendolora, ne estas por SAT-anoj tiel suferiga kiel por UEA-anoj la krizo de UEA. Ili devas unue rezignacie konsenti pri la ne totala reprezentivo de sia asocio: ke ili ne estas La Movado, sed unu el la movadoj. Je landa nivelo, en multaj lokoj oni konscias pri tio: ekzemple Svisa Esperanto-Societo ne reprezentas la svisan esperantistaron, sed nur sian membraron. Tiel evidenta aksiomo restas ne akceptebla ĉe la UEA-finvenkistoj, katenitaj de tiu kolektiva superegoo. Kaj tio malhelpas ilian objektivan percepton pri la transnacia konsorcio fontinta el la raŭmismo, nome la Esperanta Civito, kaŭzante ilian malkapablon dialogi kun ĝi, probable la sola efektiva alternativo al la fina malvenko.

Kion faru la raŭmistoj inter tiom da moralaj ruinoj en la finvenkisma Esperantio? Ĉu indas por il ankoraŭ kotizi al UEA aŭ/kaj SAT? Ĉu indas por ili ankoraŭ aktivi en tiuj asocioj? Ankaŭ ĉi tie la respondoj dependas de la restanta grado de raŭmigeblo en tiuj societoj. Raŭmigo kies signifo estas alia ol tiu atribuata de la antiraŭmistoj.
[...]
(Giorgio Silfer)

Legu la tutan artikolon en LF - Literatura Foiro.

[HeKo 479 7-A, 3 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0363 s s 
  Total: 0.0492 s s