Esperanta Civito

Nia literaturo en la Eŭropa Verkista Konsilio

Danke al la informado kaj publikaj rilatoj laŭ la raŭmisma metodo (esperanto kiel kulturlingvo, ne ĉefe kiel helplingvo; kaj kiel identigilo kaj arta perilo, ne nur kiel komunikilo), la esperanto-literaturo ricevas pli kaj pli da agnoskoj.

Ĵusa agnosko estas la invito al la Esperanta PEN (aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito) partopreni en la laboroj de la Eŭropa Verkista Konsilio. Sen. Bertil Nilsson estas delegita al la ĉi-jara internacia renkonto, okazonta en norda lando, kaj sen. Giorgio Silfer estas invitita kontribui al la revuo de la Konsilio, per eseo pri la ĉeftemo "Videbla kaj nevidebla cenzuroj". Li konsentis verki en unu el la ĉefaj eŭropaj lingvoj pri "Esperanto: literatura lingvo naskita malgraŭ la carisma cenzuro".

La eseo pritraktos la cenzur(ist)an medion kie evoluis la psiko de Zamenhof (mem filo de ŝtata cenzuristo), kaj la ŝosado de nia literaturo en tiu medio: ekde la poemoj jam en la Unua Libro, tra la unua proza beletraĵo en esperanto ("La neĝa blovado" de Puŝkin, per la traduko de Antoni Grabowski), la atento pri la rusa literaturo en "La Esperantisto" kaj la tolstoja influo, kaŭzo de la cenzura interveno kontraŭ la gazeto, sed ankaŭ origino de la esperanto-teatro.

La esperantigita eseo aperos poste en "Literatura Foiro", en eksluziveco.

[HeKo 480 4-B, 8 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0461 s s 
  Total: 0.0614 s s