Esperanta Civito

PEN-deklaro pri Ai Weiwei kaj aliaj arestitoj

La Sendependa Ĉina PEN-Centro (SĈPC) forte protestas pro la aresto, kontraŭa al la leĝaj proceduroj de Ĉinio, de la elstara artisto Ai Weiwei kaj aliaj batalantoj por homaj rajtoj kaj petas ĉiujn sociojn de la mondo direkti sian atenton al tiuj ĉi aferoj.

Laŭ amaskomunikilaj raportoj, Ai Weiwei estis kaptita de la polico en la pekina ĉefurba internacia flughaveno 3 aprilo2011 , flugonte al Honkongo kaj Tajvano por partopreni aktivecojn pri artistaj interŝanĝoj. Tiam, granda nombro da policistoj invadis liajn loĝejon kaj studion, konfiskis komputilojn kaj aliajn objektojn, kaj kondukis lian edzinon Lu Qing kaj ok el liaj kunstudianoj al pridemandado en la policejo. Ankoraŭ plurajn tagojn post lia aresto, la familio de s-ro Ai ne havis iujn sciigojn pri lia situacio. 

Fine la oficiala ĉina novaĵagentejo Xinhua, citante informojn de la Pekina Publik-Sekureca Buroo, raportis ke Ai Weiwei, suspektita por enmiksiĝo en ekonomiajn krimojn, estas laŭleĝe inspektata. Samtage, la sendependan ĵurnaliston Wen Tao kaj unu el la kunlaborantoj de s-ro Ai forkaptis pluraj neidentigitaj personoj sur strato en Pekino, sed la polico ne donis iun respondon al la demandoj de iliaj familioj pri la homoj responsaj pri ilia malapero.

La 53 jarojn aĝa, internacie konata artisto Ai Weiwei faris ekspoziciojn pri siaj propraj artaĵoj en Usono, Japanio, Svedio, Germanio, Koreio, Italio, Svislando, Belgio kaj aliaj landoj en la mondo, kaj en Power 100, 2010, la laŭvica nomado fare de Art Review, li okupis la 13an lokon inter la 100 plej influhavaj personuloj ene de la fako pri nuntempa arto. Li estis kundezajnisto de la “Birdnesto”, la ĉefa stadiono de la pekinaj Olimpikoj, sed poste fariĝis kritikanto de la ĉina registaro, uzanta la Ludojn kiel “propagandan prezentadon”. En septembro de 2010, li publikigis sian unuan libron "Tempo kaj loko", elekton de siaj artistaj eseoj. Dum la lastaj jaroj, li aktive partoprenis/subtenis plurajn agadojn pri defendado de homaj rajtoj. Lin plurfoje persekutis kaj subpremis la respektivaj aŭtoritatoj en Popola Ĉinio. Krome, lastjare frudecembre la polico malhelpis lin eliri Ĉinion por transmara vizito.

Krome, SĈPC eksciis ke ĝian membron Liu Zhengqing, homrajtan advokaton en Kantono, forkaptis la polico 25 marto 11. Lia hejmo estis invadita kaj liaj komputiloj kaj aliaj posedaĵoj konfiskitaj. Ankoraŭ post pli ol dek tagojn post lia aresto, lia familio ne scias kie li estas. Zhu Yufu, alia membro de SĈPC, estas dum pli ol monato arestata fare de la polico en Hanggoŭxo, kaj lia familio estis voĉe informita pri la aresto pro suspektado de “instigo al renverso de la ŝtata povo".

D-ro Teng Biao, la jura konsilanto de la Komitato por Malliberigitaj Verkistoj, la homrajta advokato Jiang Tianyong kaj la sendependa verkisto Ding Fangguan estas de 45 tagoj kontraŭleĝe fermitaj en nekonataj lokoj, forkaptißinte de la polico en Pekino. Wu Yangwei (alinome Ye Du), la kunordiganto kaj TTT-isto de la Interreta Laborkomitato de SĈPC kaj la homrajta advokato Tang Jingling estis gardataj de la kantona polico sub “loĝeja kontrolo” en alia urbo dum pli ol 45 tagoj por suspekto de “instigo al renverso de la ŝtata povo”, kaj samtempe iliaj edzinoj estis hejme enfermitaj sen telefonkunligoj. Krome, la verkisto Ran Yunfei, la homrajtaj aktivuloj Ding Mao kaj Chen Wei estas sub polica aresto en la Siĉuana provinco depost februaro, kaj formale akuzitaj pro “instigo pri renversado de la ŝtata povo” en malfrua marto.

SĈPC kredas ke depost februaro la popularaj “jasmenaj agadoj” plu daŭris en la tuta Ĉinio, kaj granda nombro da verkistoj kaj aktivuloj estis arestitaj, aparte post kiam Liu Xianbin, honora membro de SĈPC, estis kondamnita al dekjara mallibereco.

La decido de la ĉina reĝimo aresti Ai Weiwei, internacie konatan artiston, estas paŝo por pliintensigi ĝian daŭran subpremadon de la civila socio kaj de la popola esprimlibereco; paŝo kiu sekve indikas ke la ĉina reĝimo insistas iri antaŭen malobservante siajn proprajn leĝojn, la publikan opinion propralande kaj eksterlande kaj la ĝeneralan tendencon de la tutmonda civilizo. La arestoj de Ai Weiwei kaj multaj aliaj evidente estas krimo kontraŭ la juro de Ĉinio. Tial, SĈPC havas motivojn por timi ke Ai Weiwei probable estos trafita de koruptita juĝo kaj venĝo bazita sur fuŝaj akuzoj pro sia enreta sinteno kaj agado por defendi homajn rajtojn. Sekve SĈPC petas la internacian socion direkti tujan atenton al lia afero kaj instigi la ĉinajn aŭtoritatojn certigi la leĝajn rajtojn de Ai Weiwei kaj de la aliaj arestitoj.

La Sendependa Ĉina PEN-Centro estas unu el la 145 membrocentroj de PEN Internacia kaj celas protekti la verkistaran parolliberecon, la tutmondan skribliberecon kaj la advokatojn por la rajtoj precipe de la verkistoj kaj ĵurnalistoj kiuj estas malliberigitaj, minacataj, persekutataj aŭ subpremataj en Ĉinio.

[HeKo 480 8-B, 11 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0473 s s 
  Total: 0.0625 s s